Veit Harlan
Veit Harlan (* 22-a de septembro 1899 en Berlino, † 13-a de aprilo 1964 en Capri/Italio pro pneŭmonio) estis germana reĝisoro de la Nazia epoko.
Li reĝisoris kontraŭjudismajn filmojn en la 1930-aj jaroj. En 1937 li estis engaĝita de Joseph Goebbels por realigi propagandofilmojn por la naziistoj, la plej konata inter tiuj estis Jud Süss (Judo Süss). Postmilite liaj filmoj estis bojkotitaj.
Parencoj: Veit Harlan estis filo de verkisto Walter Harlan. Li edziĝis trifoje. Kun la dua edzino, aktorino Hilde Körber li havis tri gefilojn: Thomas Harlan (*1929, engagita kontraŭfaŝisto), Maria Christiane (*1930) kaj Susanne Christa (1932-1989).
Filmografio elektita
- 1937 : Kreutzersonate (laŭ samtitola novelo de Lev Tolstoj)
- 1940 : Jud Süss (Judo Süss)
- 1942 : Der große König (La granda reĝo)
- 1942 : Die goldene Stadt (La ora urbo)
- 1943 : Immensee (Immen-lago, laŭ la novelo de Theodor Storm)
- 1945 : Kolberg
- 1954 : Sterne über Colombo
- 1957 : Das dritte Geschlecht (La tria sekso, pri samseksamo)