Vendays-Montalivet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vendays-Montalivet · Vendais e Montalivet
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Ĝirondio
Arondismento Lesparre-Médoc
Kantono Le Nord-Médoc
INSEE kodo 33540 [+]
Poŝtkodo 33930
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 684  (2021) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 21′ N, 1° 4′ U (mapo)45.356111111111-1.0605555555556Koordinatoj: 45° 21′ N, 1° 4′ U (mapo) [+]
Areo 101,46 km² (10 146 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vendays-Montalivet · Vendais e Montalivet (Gironde)
Vendays-Montalivet · Vendais e Montalivet (Gironde)
DEC
Vendays-Montalivet · Vendais e Montalivet
Vendays-Montalivet · Vendais e Montalivet
Situo de Vendays-Montalivet · Vendais e Montalivet
Vendays-Montalivet · Vendais e Montalivet (Francio)
Vendays-Montalivet · Vendais e Montalivet (Francio)
DEC
Vendays-Montalivet · Vendais e Montalivet
Vendays-Montalivet · Vendais e Montalivet
Situo de Vendays-Montalivet · Vendais e Montalivet

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vendays-Montalivet [+]
vdr

Vendays-Montalivet - [vɑ̃dɛ mɔ̃talive], jen france, okcitane Vendais e Montalivet - estas franca komunumo en la departemento Ĝirondio (Gironde), en la regiono Akvitanio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 684 loĝantoj sur areo de 101,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 26 loĝantoj/km²; en 2010 estis 2 384 loĝantoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vendays-Montalivet situas en la duoninsulo Médoc, 70 km nordokcidente de Bordeaux. Ĝi havas 12 km da marbordo kaj parton de la arbaro de Landes.

Fakte la komunumo konsistas el du partoj: la historia loĝloko Vendays, 6 kilometrojn de la marbordo, havas la karakteron de urbeto, kun katolika kirko, vendejoj, lernejoj kaj la komunuma administrejo. La terlango Medoko estas konata pro kultivado de elstaraj ruĝaj vinoj, kaj ankaŭ la loĝloko Vendays havas tian agrikulturan ekonomian bazon. La dua komunumoparto plennome titoliĝas Montalivet-les-Bains, situas rekte ĉe la oceano kaj estas precipe somera ferioloko.

La komunumo ne permesis la konstruadon de pluretaĝaj hotelegoj, tiel ke la feriantoj precipe loĝas en "vilaĝoj" el feriaj dometoj, plurloke ampleksigita per lokoj por ruldomoj kaj tendoj, kaj poe provizita per aroj de vendejetoj, sportaj kaj kulturaj ejoj (ekzemple subĉielaj kunvenejoj por koncertoj kaj kino). Plej granda kaj plej konata el tiuj "vilaĝoj" estas la "centro por suno kaj maro", france nomata Centre Helio-Marin respektive pli mallonge CHM Montalivet, ofte simple vokata Monta, kiu fondiĝis en 1950 kaj estas inter la eŭrope plej malnovaj, plej tradiciaj centroj de nudismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]