Verĥnja Viznicja

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Verĥnja Viznicja, ukraine Верхня Визниця, rutene Вирьхня Визниця [virĥnja viznicja], ruse Верхняя Визница [verhnjaja viznica], slovake Vyšné Vyznice, hungare Felsőviznice [felŝOviznice] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve. Verĥnja, vyšné, kaj felső signifas: supra.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Verĥnja Viznicja troviĝas de Mukaĉeve kun stacidomo je 11, Uĵhorodo je 60, Kievo je 742 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo fondiĝis proksimume en 1500. En 1910 vivis en Felsőviznice 913 loĝantoj, (834 rutenoj, 59 germanoj, 20 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Ilosva, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Verĥnja Viznicja. La Ruĝa Armeo okupis la vilaĝon en la 26-an de oktobro 1944. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]