Veraj kardinaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Veraj kardinaloj
Iĉo de dezerta kardinalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Kardinaledoj Cardinalidae
Genro: Veraj kardinaloj Cardinalis
Bonaparte, 1838
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Veraj kardinaloj (Cardinalis) estas genro de birdoj el familio Cardinalidae.[1][2] Ĝi enhavas tri speciojn renkonteblajn en granda areo de Grandaj Lagoj ĝis norda Sudameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kardinaloj estas relative malgrandaj birdoj inter 19 kaj 22 cm longaj, kun grandaj movivaj krestoj kaj dikaj, fortikaj konusecaj bekoj. Ĉiuj specioj havas noteblan seksan duformismon: iĉoj havas grandan kvanton de ruĝa koloro en siaj plumaroj, dum inoj estas grizecaj kun maksimume iomete da ruĝecaj plumoj.[3] Junuloj de ambaŭ seksoj antaŭ la unua mudo aspektas similaj al inoj.

La nomo "kardinalo" pri tiu ĉi birdogenro venas de kolorigo de iĉoj de norda kardinalo (Cardinalis cardinalis), kies plumaro havas la kardinalan koloron, t.e. koloron asociitan kun vestaĵoj de katolikaj kardinaloj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Iĉo Ino Scienca nomo Kutima Nomo Distribuo
Cardinalis cardinalis Norda kardinalo Usono de Majno ĝis Teksaso, Kanado en Ontario, Kvebeko, Novbrunsviko kaj Novskotio, Meksiko de Usona landlimo ĝis Istmo de Tehuantepeko, norda Gvatemalo, kaj norda Belizo
Cardinalis sinuatus Dezerta kardinalo Subŝtatoj Arizono, Novmeksiko kaj Teksaso en Usono, ĉelandlimaj areoj de Meksiko
Cardinalis phoeniceus Purpura kardinalo Kolombio kaj Venezuelo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Taxonomy browser (Cardinalis). Alirita 2021-05-01.
  2. Definition of CARDINALIS (angle). Alirita 2021-05-01.
  3. Rare half-male, half-female cardinal spotted in Pennsylvania (angle) (2019-01-31). Arkivita el la originalo je February 22, 2021. Alirita 2021-05-01.