Komunumaro Baumholder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Baumholder)
VG Baumholder
Blazono
Komunumaro Baumholder (Germanio)
Komunumaro Baumholder (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Birkenfeld
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo BIR
Oficiala Municipokodo 071345001
Subdivido 14 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Peter Lang
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Am Weiherdamm 1
55774 Baumholder
Demografio
Loĝantaro 9872 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 37′ N, 7° 20′ O (mapo)49.61397.33333Koordinatoj: 49° 37′ N, 7° 20′ O (mapo)
Areo 137,35 km²
Oficiala retejo http://www.vgv-baumholder.de/
vdr

La komunumaro Baumholder - germane Verbandsgemeinde Baumholder [ferBANTSgemajnde BAŬMholda], mallonge VG Baumholder - estas adminstra komunumaro, ĉirkaŭ la samnoma urbo Baumholder. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Birkenfeld de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, lime de la najbara federacia lando Sarlando. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 9872 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Membraj komunumoj de la komunumaro estas (nombroj de loĝantoj laŭ stato de decembro 2022 inter krampoj):

komunumo areo (km²) loĝantaro
Baumholder, urbo 69,47 4560
Berglangenbach 5,73 451
Berschweiler apud Baumholder 6,64 553
Eckersweiler 3,69 178
Fohren-Linden 6,60 330
Frauenberg 3,86 371
Hahnweiler 2,29 177
Heimbach 6,78 1022
Leitzweiler 3,02 112
Mettweiler 5,49 237
Reichenbach 11,12 527
Rohrbach 2,45 171
Rückweiler 2,75 380
Ruschberg 7,45 803
sume 137,34 9872

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]