Verda Parnaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Verda Parnaso estas esperanta poemaro eldonite en 1932 sub la pseŭdonimo I. U., kiun uzis Saburo Ito. La poemaro havas 126 paĝojn kaj du partojn.

La unua parto temas pri penetraj observoj, doloraj krioj, kaj akraj satiroj, elŝprucintaj el la koro de l‘ revoluciema junulo, vestitaj per sonorantaj rimoj.

La dua parto estas tradukoj de poemoj el la japana kaj ĉina lingvoj de diversaj epokoj. La stilo estas ĝenerale bona laŭ esperantsta poemrecenzisto Matuba Kikunobu.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la prijapanaj artikoloj de Matuba Kikunobu en la Enciklopedio de Esperanto (1934).