Vestfalio
Vestfalio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Flago | |||
regiono [+] | |||
Lando | Germanio | ||
- koordinatoj | 52° 0′ 0″ N, 8° 0′ 0″ O (mapo)528Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 8° 0′ 0″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 20 207,09 km² (2 020 625 ha) [+] | ||
Areo | 20 207,09 km² (2 020 625 ha) [+] | ||
Vestfalio | |||
Vikimedia Komunejo: Westphalia [+] | |||
Vestfalio aŭ Vestfalujo estas la nomo de historia germana regiono, de historia reĝolando, de prusa provinco kaj nun parto de la moderna federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Federacia Respubliko Germanio.
La historia regiono dividiĝas inter la nunaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio, temas do pri nordokcidenta Germanio. Kelkaj gravaj urboj estis Münster, Dortmund kaj Osnabrück.
Duklando Vestfalio
[redakti | redakti fonton]- Vidu ĉefartikolon: Duklando Vestfalio
Duklando Vestfalio estis historia teritorio en la Sankta Romia Imperio kaj apartenis ĝis 1803 al la elektoepiskopujo Kolonjo.
Reĝlando Vestfalio
[redakti | redakti fonton]- Vidu ĉefartikolon: Reĝlando Vestfalio
La Reĝolando Vestfalio estis kreita de Napoleono, kaj ĝi ekzistis de 1807 ĝis 1813 kaj membris en la Rejna Konfederacio. Fakte tiu reĝolando, kun Ĵeromo (frato de Napoleono) kiel reĝo, ne entenis plurajn historiajn partojn de Vestfalio sed aliflanke ja havis plurajn regionojn de nuna norda Hesio.
Prusia provinco
[redakti | redakti fonton]- Vidu ĉefartikolon: Provinco Vestfalio
En 1815, Vestfalio fariĝis provinco de Prusio kaj ricevis la nunan formon.
Parto de Nordrejn-Vestfalio
[redakti | redakti fonton]En 1946 Vestfalio fariĝis parto de la nova federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Tiu ŝtato konsistas el du "landopartoj", nome (norda) Rejnlando kaj Vestfalio-Lippe, cetere el kvin provincoj (germane Regierungsbezirke), el kiuj tri estas partoj de Vestfalio-Lippe: Okcidenta Vestfalio (Münster), Orienta-Vestfalio-Lippe (Detmold), Suda Vestfalio (Arnsberg).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Vestfala Golfo, ankaŭ Monasterlanda Golfo, estas ebena pejzaĝo, kiu esence lokas en Vestfalujo kaj nur malgrandegaparte en norda Rejnlando (ekstrema sudokcidento) kaj Malsupra Saksujo (randaj regionoj en la nordo). Ĝi estas, post la Kolonja Golfo kaj kune kun la okcidente alligiĝa Malsuprorejna Malaltebenaĵo, la dua plej suda parto de la Nordgermana Malaltebenaĵo.
Lingvo
[redakti | redakti fonton]Noto: PIV (ankaŭ la nova) enhavas kiel radikon nur Vestfali', dum la vestfaloj mem uzas ankaŭ la radikon vestfal' (por homo).