Vestfalia Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vestfala Golfo)
Vestfalia Golfo
Altebenaĵo
pejzaĝo [+]

LandoGermanio
Koordinatoj51° 57′ 47″ N, 7° 37′ 43″ O (mapo)51.962944447.62869444Koordinatoj: 51° 57′ 47″ N, 7° 37′ 43″ O (mapo)


Vestfalia Golfo (Tero)
Vestfalia Golfo (Tero)

Vestfalia Golfo (Germanio)
Vestfalia Golfo (Germanio)
DEC
Vestfalia Golfo
Vestfalia Golfo

Map
Vestfalia Golfo
vdr

La Vestfalia Golfo, ankaŭ Monasterlanda Golfo, estas ebena pejzaĝo, kiu esence lokas en Vestfalio kaj nur malgrandegaparte en norda Rejnlando (ekstrema sudokcidento) kaj Malsupra Saksujo (randaj regionoj en la nordo). Ĝi estas, post la Kolonja Golfo kaj kune kun la okcidente alligiĝa Malsuprorejna Malaltebenaĵo, la dua plej suda parto de la Nordgermana Malaltebenaĵo.

La Vestfalia Golfo konsistas el la unuopaj partoj de Monasterlando, de la Emscherlando en la okcidenta sudo same kiel, pli sude, la regionoj flankaj de Sauerland ĉirkaŭ la Hellweg.

Naturregione la Vestfalia Golfo estas ĉefunuogrupo kaj estas klasifikata en la Handbuch der naturräumlichen Gliederung Deutschlands per la kodnumero 54, en la sistemo de la Bundesamt für Naturschutz en la samaj limoj per D34.

Naturregiona subdivido[redakti | redakti fonton]

La ĉefunuogrupo (germane Haupteinheitengruppe) Vestfalia Golfo dismembriĝas naturregione jene al ĉefunuoj (germane Haupteinheiten) (tricifere):[1][2]

Situo kaj limoj[redakti | redakti fonton]

La karaktero de golfo je la Vestfalia Golfo fontas en tio, ke en la nordoriento ĝis oriento mezaltaj montaroj dislimigas ĝin per partoj de la Malsuprosaksa Montoregiono kaj sude per la nordo la Suda Montoregiono, kiuj superstaras la golfon per pluraj cent metroj.

La limlinio de la naturregiono pasas horloĝdirekte, komenciĝante en la nordo, deire de Rheine sudorienten laŭlongde de la suda eĝo de la Teŭtoburga Arbaro de sudokcidente de Osnabrück trans (iomete) sudokcidente de Bielefeld ĝis la interfaco de la Teŭtoburga Arbaro kun la Montaro Egge. De tie la limo pasas al la Paderborna Altebenaĵo antaŭmetita al la Egge sudsudorienten trans Paderborno kaj Büren.

Ekde la oriento de Rüthen la limo pasas al la Nordsauerlanda Supra Lando (inkluzive Naturparko Arnsberga Arbaro) en okcidentan direkton, preterpasas tuj sude de la Montoĉeno Haar la Rezervujon Möhne kaj pasas sude de la Hellweg poste ĉe la interfaco al Malalta Saŭerlando ĝis sude de Dortmund, ekde kie la plupaso iras okcidenten norde de la Montaro Ardey kaj alligiĝaj partoj de la Malsuproberga-Marka Montetaro trans la sudo de Bochum kaj Essen ĝis tuj antaŭ Mülheim.

De la okcidento de Mülheim la nun norden pasa, pejzaĝe ne okulfrapa limo al la Malsuprorejna Malaltebenaĵo iras trans Bottrop, Dorsten, Borken kaj finfine, laŭlonge de la landlimo kun Nederlando, al Gronau.[3]

Urboj[redakti | redakti fonton]

Plej grandaj urboj de la Vestfalia Golfo estas en la sudokcidento la grandurboj de la meza kaj orienta Ruhr-Regiono norde de la Ruhr same kiel la urbo Monastero en la centro, Gütersloh kaj Paderborn en orienta randa situo. Male de Bielefeld nur malgranda parto de la sudo (Brackwede, Senne, Sennestadt) lokas en la nordo de la golfo, dum kiam la kresto de la Teŭtoburga Arbaro disigas la kernan urbon.

La urboj de la Vestfalia Golfo kun la plej multaj loĝantoj estas (interkrampe la loĝantonombroj en miloj):

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Gravaj riversistemoj estas en Monasterlando la sistemoj de (supra) Ems kaj de Lippe, en Emscherlando tiu de la nomdona Emscher.

Dekstraj alfluoj de Möhne kaj de la malsupra fluejo de Ruhr en la ekstrema sudo nur ludas pli malgravan rolon.

Termina interpretado[redakti | redakti fonton]

La foje samsence uzata termino por Vestfalia Golfo, Monasterlanda Golfo, karakterizas, ke la meza kaj orienta Monasterlando tenas grandan parton de la malaltebenaĵo; ĝi do estas komprenenda kiel "pars pro toto".

La uzo de la termino "golfo" montras sur la geologian estiĝon de ĉi tiu pejzaĝo duone ĉirkaŭfermita de mezaltaj montarĉenoj: ĝi iam formis margolfon de la kretacea maro, kies formo ankoraŭ nun estas videbla en la topografio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantoj de la Vestfalia Golfo vivas en la suda randzono, en la regiono de la historia Vestfalia Hellweg, aparte en la norda Ruhr-Regiono.

Paleontologio[redakti | redakti fonton]

Ĉe diversaj lokoj en la Vestfalia Golfo oni trovis en kretaceaj tavoloj de la subtero amonitegojn, ekzemple dum la konstruado de la subtera fervojo en Dortmund. Tiuj ĉi kapopieduloj kun ŝelodiametro de pli ol du metroj estas la plej grandaj konataj senvertebruloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. E. Meynen]] kaj J. Schmithüsen: Handbuch der naturräumlichen Gliederung Deutschlands - Bundesanstalt für Landeskunde, 6a liveraĵo Remagen 1959 (9 liveraĵoj en 8 libroj 1953-1962, aktualigita mapo 1:1.000.000 kun ĉefunuoj 1960)
  2. Bundesamt für Naturschutz: Naturräumliche Haupteinheiten Deutschlands[rompita ligilo] (PDF online, 1,22 MB)
  3. Maposervo „Schutzgebiete“ Arkivigite je 2017-02-07 per la retarkivo Wayback Machine faras enprojekcieblaj la limojn de la ĉefunuogrupo („Naturräume“) kaj de la ĉefunuoj, la iom pli kruda maposervo „Landschaften“ subdividas la naturspacojn pli detale.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Naturregionaj mapoj el la unuopaj mapoj 1:200.000 dela Bundesinstituts für Landeskunde – jen estas gravaj ĉiuj unuoj komenciĝaj per "54"
    • Sofie Meisel: Geographische Landesaufnahme: La naturregionaj unuoj sur mapo 83/84 Osnabrück/Bentheim. Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg 1961. → Online-Karte (PDF; 6,4 MB)
    • Sofie Meisel: Geographische Landesaufnahme: La naturregionaj unuoj sur mapo 85 Minden. Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg 1959. → Online-Karte (PDF; 4,5 MB)
    • Wilhelm von Kürten: Geographische Landesaufnahme: La naturregionaj unuoj sur mapo 95/96 Kleve/Wesel. Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg 1977. → Online-Karte (PDF; 6,9 MB)
    • Sofie Meisel: Geographische Landesaufnahme: La naturregionaj unuoj sur mapo 97 Münster. Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg 1960. → Online-Karte (PDF; 4,1 MB)
    • Sofie Meisel: Geographische Landesaufnahme: La naturregionaj unuoj sur mapo 98 Detmold. Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg 1959. → Online-Karte (PDF; 5,4 MB)
    • Karlheinz Paffen, Adolf Schüttler, Heinrich Müller-Miny: Geographische Landesaufnahme: La naturregionaj unuoj sur mapo 108/109 Düsseldorf/Erkelenz. Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg 1963. → Online-Karte (PDF; 7,1 MB)
    • Martin Bürgener: Geographische Landesaufnahme: La naturregionaj unuoj sur mapo 110 Arnsberg. Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg 1969. → Online-Karte (PDF; 6,1 MB)
  • Landesamt für Natur, Umwelt und Verbraucherschutz NRW Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Terkulturado en la Vestfalia Golfo Arkivigite je 2017-03-24 per la retarkivo Wayback Machine

Fontoj[redakti | redakti fonton]