Montoĉeno Haar
Haar resp. Haarstrang nomiĝas montoĉeno ĉe la suda rando de la Vestfala Golfo. Haarstrang etendiĝas de okcidente okcidenten en la sudo de la urbo Dortmund same kiel de la distriktoj Unna kaj Soest en Germanujo. Naturregione ĝi konsistigas la submontan sudan parton de la Hellwegbörden, kiu norde de Möhne kaj Ruhr kontraŭstaras la nordon de la Suda Montolando (kiel nomiĝas la naturregiona analogaĵo al Sauerland).[1][2]
La plej alta altaĵo estas per 391 metroj la monto Spitze Warte, kiu troviĝas apud Rüthen ĉe la orienta finaĵo de Haarstrang. Pli okcidente la kresto de la montoĉeno atingas altecojn plejparte proksimume 200 ĝis 250 metroj, leviĝante tiel proksimume 100 ĝis 150 metrojn super la rivervaloj de Ruhr kaj Möhne en la sudo same kiel super la valo de Lippe en la nordo, separata fare de la Vestfala Hellweg.
La Haarstrang etendiĝas sur 300 kvadrataj kilometroj[3] estas ĉie karakterizata de terkulturo kaj konservis sian kamparan karakteron ankaŭ en la plej okcidenta parto, kiu entenas la sudorienton de Dortmund kaj partojn de la areo de aliaj urboj en la Ruhr-Regiono.
Nomdeveno
[redakti | redakti fonton]La nomo „Haar“ troviĝas ankaŭ kiel nomero de aliaj altaĵaroj, ekzemple „Rothaar“ en la suda Sauerland au ankaŭ en Haard en la nordo de la Ruhr-Regiono. „Haar“ signifas en nordokcidenta Germanujo ĝenerale (sablan) montetoĉenon, la formoj parencaj kun „Hardt“ arbarhavan montetoĉenon. Kelkaj lokonomoj same kiel ekzistaj restarbaroj indikas, ke la montoĉeno Haarstrang ĝis en la mezepoko estis plejparte arbarhava.
Naturregiona subdivido
[redakti | redakti fonton]Montoĉeno Haar subdividiĝas jene:
- 542.3 Haarstrang
- 542.30 Haarhöhe
- 542.31 Süderhaar
- 542.310 Herdicker Haar
- 542.311 Schwerter Lößterrassen
- 542.312 Bentroper Haar
Haarhöhe [eo: Haar-Altaĵo] konsistigas la veran kernan altaĵoĉeno inter Holzwickede en la okcidento kaj Büren en la oriento, kies suda flanko krute deklivas al la riveroj Möhne kaj Ruhr, dum kiam norden la transiroj al la valo de Lippe laŭgrade progresas trans la Vestfala Hellweg (ne plu apartenaj al Haarstrang). Male la deklivoj de la partaj regionoj debranĉiĝaj suden de Süderhaar estas malpli krutaj kaj havas pli la karakteron de la ebenaĵoj sur la nordflanko de la Haarstrang. La Bentroper Haar ĉe Bentrop estas space separita de la Herdicker Haar de la urbopartoj de Holzwickede Opherdicke kaj Hengsen en la ekstrema sudokcidento, kies suda parto pli sudokcidente transiras en la ebenan Teraso de Schwerte ĉirkaŭ Schwerte, dum kiam paralele la okcidento enbuŝiĝas en la fundamenton de la Montaro Ardey, kiu kiel parto de la Malsuproberga-Marka Montetaro jam apartenas al la Suda Montolando.
Geologio
[redakti | redakti fonton]La Haarstrang, konstruita el kalkoŝtonoj el turoniano kaj cenomanio prezentis la naturan limon por la antaŭeniĝo de la nordaj glaĉero de la glaciepoko. Ĝi validas kiel unu el la plej akraj pejzaĝaj limoj en meza Eŭropo. Norde de Haarstrang oni trovas multajn fund- kaj finmorenoj.
Grundo kaj vegetaĵaro
[redakti | redakti fonton]La Haarstrang mem tenas, alie ol ĝiaj nordaj najbaraj pejzaĝoj, pli malprofundajn, ŝtonhavajn kaj argilajn grundojn el rendzinoj kaj brunteroj, kiu por la terkulturo estas fruktodona nur deklivon malsupre en la nordo, kie la leŭsokvoto konsiderinde kreskas. Tie oni kulturas precipe avenon, hordeon kaj tritikon, dume kiam aliloke regas paŝtejoj.
En la orienta parto troviĝas ankoraŭ limigitakvante la kalkherba vegetaĵaro malofta por la vasta regiono. La argila grundokonsisto en multaj partoj de Haar kaŭzas fortan surfacan akvoforfluon, male al la oriente de tio situanta Altebenaĵo de Paderborn, kiu montras karstoaperaĵoj (forta enfluo, subtera forfluo). La akvoforfluo de Haar povas kaŭzi je abunda pluvo trans la forfluosulkoj de la montoĉeno ĉe la norda montarpiedo subite aperantajn superakvigojn. Ankoraŭ en la 1960-aj jaroj tiuj ĉi kaŭzis mortviktimojn. Nun oni protektas la pli malsuprajn ebenaĵojn de Hellweg per bardigoj en la ĉefsulkoj, ekzemple ĉe Meiningsen.
Mineraloj
[redakti | redakti fonton]Ekonomie grava estas la kuŝejoj de verda sabloŝtono ĉe Anröchte, krom tio ekzistas minado de kalko ĉe Erwitte kaj Geseke.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Trans la kresto de Haarstrang pasis la historia komercostrato Haarweg, kiu en Werl disbranĉiĝis disde la Hellweg suden kaj, pasante paralele al tiu orienten, ekde Büren sekvis la valon de la rivero Alme kaj en Paderborn reenbuŝiĝis en la Hellweg-on. Al la okcidenta parto de ĝia paso ĝis norde de la Rezervujo Möhne nuntempe sekvas sekcio de la nacia strato 516.
La plej grava orientokcidenta akso de la regiono tamen estas la germana aŭtovojo A44, kiu en la nordo pasas paralele al la Hellweg. En la ekstera oriente de la Hellweg-Ebenaĵoj troviĝas la flughaveno de Paderborn/Lippstadt.
La fervojo de Lippstadt al Warstein, kiu transiras Montoĉenon Haar en nordsuda direkto, ekde 1975 servas ankoraŭ nur por la vartrafiko.
Ventenergio
[redakti | redakti fonton]La elmetita pozicio de Haar ebligas grandstilan uzadon de la ventenergio.[4] La elektroprodukto ĉi tie estas tre ekonomia, la vento havas en alteco da 50 metroj forton de proksimume 6 metroj/sekundo. La komunumo Anröchte estas dokumentinta ekde 1997 kernareon por proks. 48 instalaĵoj. Ĉiujare la ventmuelejoj produktas averaĝe 65 ĝis 70 milionojn da kWh.[5]
Panoramo
[redakti | redakti fonton]Je taŭgaj vidkondiĉoj oni povas rigardi de elstare altaj lokoj sur Haar en la nordo ĝis foren en la Vestfalan Golfon (en la nordoriento ĝis la montaro Teutoburger Wald, en la nordo ĝis la Montoj de Beckum, en la nordokcidento ĝis la centraloj kaj kamenegoj norde kaj okcidente ĉe Hamm). En la okcidento oni povas ekkoni je bonaj vidkondiĉoj ĝis proksimume 60 kilometroj la televidoturon de Dortmund. La vido suden tamen etendiĝas vaste en la montaron Sauerland.
Komunumoj sur la Haar
[redakti | redakti fonton]Sur la Haar troviĝas, de okcidente orienten, jenaj komunumoj:[6]
- Schwerte
- Holzwickede (sudaj partoj)
- Unna (urbopartoj Billmerich, Kessebüren kaj Siddinghausen en la sudo kaj sudoriento de la urboteritorio)
- Fröndenberg (okcidentaj, nordaj kaj orientaj partoj)
- Wickede (Ruhr) (nordaj partoj)
- Werl (ekstrema sudo)
- Ense (preskaŭ kompleta teritorio)
- Möhnesee (nordaj partoj)
- Soest (loko Lendringsen en la sudo)
- Bad Sassendorf (Herringser Höfe und Siedlung Im Kamp im äußersten Süden)
- Warstein (loko Waldhausen en la nordo)
- Anröchte (loko Uelde en la ekstrema sudo)
- Rüthen (nordo de la ĉefloko kaj kaj la lokoj norde resp. nordoriente kaj oriente de tio)
- Büren (regionoj sudokcidente de la kernurbo)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ E. Meynen kaj J. Schmithüsen: Handbuch der naturräumlichen Gliederung Deutschlands. Bundesanstalt für Landeskunde, 6-a liveraĵo, Remagen 1959 (entute 9 liveraĵoj en 8 libroj 1953–1962, aktualigita mapo 1:1.000.000 kun ĉefparto 1960)
- ↑ Propradire la valo de Ruhr jam apartenas al Suda Montoland.
- ↑ Priskribo de Haarstrang fare de la Federacia Oficejo por Naturprotekto[rompita ligilo]
Atentu: La limigo en la nordokcidento malsamas disde la naturregionaj limoj. Ekzemple Soester Oberbörde kaj Werl-Unnaer Börde minus la densloĝataj areoj de la urboj ĉe Hellweg estas kunordigitaj al Haarstrang, dum kiam Schwerte en la ekstrema sudokcidente estas disordigita. Laŭ tio la indikitaj 337 kvadrataj kilometroj entenas iom pli areon ol tiu de Haar. - ↑ Ventenergio sur Haarstrang
- ↑ Ventenergiaj instalaĵoj. Arkivita el la originalo je 2014-05-29. Alirita 2016-07-11 .
- ↑ https://de.wikipedia.org/wiki/Handbuch_der_naturr%C3%A4umlichen_Gliederung_Deutschlands#Einzelbl.C3.A4tter Unuopaj mapofolioj pri la naturregiona subdivido de Germanujo]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Naturregionaj mapoj 1:200.000 de Bundesinstituts für Landeskunde