Germana aŭtovojo A44

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana aŭtovojo A44
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 266 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio,
Hesio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

La germana aŭtovojo A44 (germane Autobahn 44, mallonge A44, aŭ formale Bundesautobahn 44, mallonge BAB 44) estas aŭtovojo inter la limo de Germanio kaj Belgio (transire al la belga aŭtovojo A3, proksime de la urbo Akeno) okcidente ĝis la urbo Kaselo en Hesio oriente, kie la vojo eniras la nord-sudan aŭtovojon A7. La aŭtovojo longas 266 kilometrojn. Ĝi estas parto de la eŭropaj ŝoseoj 40 () kaj 331 ().

La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A61 (proksime de la urbo Jülich) kaj A46 (proksime de la urbo Mönchengladbach), A52 kaj A57 (proksime de la urbo Krefeld), en Düsseldorf kaj en Essen, en Bochum krucas la aŭtovojojn A40 kaj A43, krome en Dortmund la aŭtovojojn A45 kaj A1, en Wünnenberg-Haaren ligiĝas al la aŭtovojo A33 kaj en Kaselo al la aŭtovojojn A49 kaj A7. Estas planoj plukonstrui la aŭtovojon plu orienten ĝis la germana aŭtovojo A4 proksime de la komunumo Herleshausen (ĉe la eksa limo inter la germanaj ŝtatoj FRG kaj GDR).

Ĝis la reunuiĝo de Germanio en 1990 la aŭtovojo, tiam konsistanta el pluraj disaj partoj konektataj per malpli grandaj vojoj, ne havis superregionan signifon kaj precipe plifaciligis la lokan aŭtan kaj kamionan trafikon. Post la malfermo de la engermania limo en novembro 1989 la vojo rapide iĝis multe pli frekventata kaj fariĝis la plej rapida ligo inter la okcidenta Ruhr-Regiono kaj la industriaj centroj en la sudo de la novaj federaciaj landoj. Daŭre tamen la aŭtovojo ne estas tute kontinua, kaj la lastaj aŭtovojaj "truoj" (ekzemple inter la urboj Düsseldorf, Bochum kaj Dortmund) estas nur nun konstrue kompletigataj.


aŭtovoja ponto ĉe Hessisch Lichtenau