Germana aŭtovojo A10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana aŭtovojo A10
vojo • motorway ring road
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 730 km
Landoj: Brandenburgio,
Berlino
Mapo
Foto
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

La germana aŭtovojo A10 (germane Autobahn 10, aŭ BAB 10, mallonge por Bundesautobahn 10) estas ringa aŭtovojo ĉirkaŭ la urbo Berlino - rapidvoja pretervojo. La aŭtovojo longas 196 kilometrojn. Temas pri la plej larĝa ringa aŭtovojo en Eŭropo - antaŭ la Motorvojo M25 de 188 kilometroj ĉirkaŭ la urbo Granda Londono. Longe temis pri la plej larĝa ringa aŭtovojo tutmonde, sed en la 2010-aj jaroj plenkonstruiĝis iuj signife pli longaj ringvojoj en la Popola Respubliko Ĉinio.

La orienta, suda kaj sudokcidenta partoj de la berlina ringvojo jam finkonstruiĝis inter la jaroj 1936 kaj 1939, komencita lige al la Somera Olimpiko 1936 kaj interrompita per la erupcio de la dua mondmilito, kaj la ringo estis finita inter la jaroj 1972 kaj 1979, en la tempo de la socialisma orientgermana ŝtato GDR, kiam la trafiko de la socialisma ŝtato ĉiukaze ne povis pasi tra okcidenta Berlino, sed devis serĉi vojon ĉirkaŭ la okcidenta duono de la urbego.

De la ringo debranĉiĝas la aŭtovojo norden ĝis Szczecin (historie Stettin), de tiu norda vojo pli poste debranĉiĝas nordokcidentan la aŭtovojo al Rostock kaj Lubeko, plue debranĉiĝas de la ringo la aŭtovojo orienten ĝis Frankfurt (Odro), la aŭtovojo sudorienten ĝis Dresdeno, la vojo sudokcidenten ĝis Lepsiko, Nurenbergo kaj Munkeno, la vojo okcidenten ĝis la industria Ruhr-regiono (Dortmund, Recklinghausen kaj Oberhausen), kaj fine la vojo nordokcidenten ĝis Hamburgo, la dua plej granda urbo de Germanio.

La vojo estas parto de la eŭropaj ŝoseoj , , kaj . La ringo cetere nur en la nordoriento je 5 kilometroj vojas tra la teritorio de Berlino, nome tra la urbodistrikto Pankow, kaj krome ĉirkaŭas la urbojn Berlino kaj Potsdamo ekskluzive en Brandenburgio.