Germana aŭtovojo A30

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana aŭtovojo A30
federacia aŭtovojo en Germanio • vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 138 km
Landoj: Nordrejn-Vestfalio,
Malsupra Saksio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr

La germana aŭtovojo A30 (germane Autobahn 30, mallonge A30, aŭ formale Bundesautobahn 30, mallonge BAB 30) estas aŭtovojo inter la limo inter Germanio kaj Nederlando (transire al la nederlanda aŭtovojo Rijksweg 1, proksime de la urboj Hengelo kaj Bad Bentheim) ĝis la urbo Bad Oeynhausen en Malsupra Saksio. La aŭtovojo longas 138 kilometrojn. Ĝi estas parto de la eŭropa ŝoseo 30 (). Malgraŭ sia relativa mallongeco, la vojo estas parto de la aŭta vojo inter la urboj Amsterdamo kaj Berlino kaj grava eŭropa ligilo.

La aŭtovojo krucas la nord-sudajn aŭtovojojn A31 (proksime de la komunumo Schüttorf) kaj A1 (proksime de la urbo Osnabrück), kaj ĉe sia okcidenta fino en Bad Oeynhausen eniras la aŭtovojon A2, kiu orienten pludirektiĝas al Hanovro, Magdeburg kaj Berlino. De ĉiuj tri krucataj aŭtovojoj ankaŭ eblas rekte pluvojaĝi suden al la urbaro de la industria Ruhr-Regiono en okcidenta Germanio.

la okcidenta finpunkto de la aŭtovojo ĉe la limo inter Germanio kaj Nederlando (transire al la nederlanda aŭtovojo Rijksweg 1)