Germana aŭtovojo A81

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana aŭtovojo A81
Bundesautobahn 81 number.svg
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 283 km
Landoj: Bavario,
Baden-Virtembergo
Mapo
Map D A81.svg
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
AB-Kreuz.svg AB-Kreuz.svg vojnodo de tipo A
AB-AS.svg AB-AS.svg vojnodo de tipo B
AS-skrzyzowanie-icon.svg AS-skrzyzowanie-icon.svg vojkruciĝo
AS-rondo-icon.svg AS-rondo-icon.svg trafikcirklo
BAB-Grenze.svg BAB-Grenze.svg lima transiro
Vojpagejo (VPO)
AB-Brücke.svg AB-Brücke.svg ponto
AS-tory-icon.svg AS-tory-icon.svg fervoja pasejo
AB-Tunnel.svg AB-Tunnel.svg tunelo
AB-Autobahnkiosk.svg AB-Autobahnkiosk.svg parkumejo kun bufeto
AB-Tank.svg AB-Tank.svg benzinstacio
AB-Rast.svg AB-Rast.svg restoracio
AB-Autobahnhotel.svg AB-Autobahnhotel.svg hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
20 airtransportation inv.svg 20 airtransportation inv.svg ŝosea aerodromo
PL road sign A-14.svg PL road sign A-14.svg konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
Information icon.svg
vdr

La germana aŭtovojo A81 (germane Autobahn 81, mallonge A81, aŭ formale Bundesautobahn 81, mallonge BAB 81) estas aŭtovojo inter la urbo Würzburg en centra Germanio kaj la komunumo Gottmadingen ĉe la limo inter Germanio kaj Svislando. La aŭtovojo longas 283 kilometrojn. La tuta vojo apartenas al la eŭropa ŝoseo 41 (E41) inter Dortmund en okcidenta Germanio kaj Altdorf en Svislando, kaj aldone la suda parto de la vojo inter Singen (Hohentwiel) kaj Gottmadingen krome ankaŭ estas parto de la eŭropa ŝoseo 54 (E54) inter Parizo kaj Munkeno.

Gravaj urboj laŭlonge de la vojo estas interalie Würzburg, Tauberbischofsheim, Heilsbronn, Ludwigsburg, Ŝtutgarto, Böblingen, Rottweil, Bad Dürrheim kaj la jam menciita Singen (Hohentwiel). La aŭtovojo norde debranĉiĝas el la germana aŭtovojo A3 (proksime de la urbo Würzburg), kaj dumvoje krucas la aŭtovojojn A6 (ĉe la urbo Weinsberg), A8 (ĉe Leonberg), duafoje A8 kaj A831 ĉe Ŝtutgarto, A864 ĉe Bad Dürrheim kaj A98 ĉe Singen.

la vojo en Osterburken ĉe la orienta flanko de la mezalta montaro Odenwald