Germana aŭtovojo A96

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana aŭtovojo A96
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 147 km
Landoj: Baden-Virtembergo,
Bavario
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

A96 (germane Bundesautobahn 96 [BAB96], – mallonge Autobahn 96 [A96]) estas sudgermana aŭtovojo, kiu ligas la urbojn Lindau ĉe la Konstanca Lago kaj Munkeno. La vojo origine nomiĝis federacia vojo 18, iom post iom ampleksiĝis al aŭtovojo, tiel ke la federacia vojo fine malaperis.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La plej malalta punkto estas ĉe Lindaŭo (~400 metroj super maro), la plej alta punkto ĉe Leutkirch (~700 m super maro).

Survoje estas krom Lindaŭo kaj Munkeno la urboj Vangeno kaj Leutkirch en la Virtemberga Algovio, Memmingen kaj Mindelheim en la Bavara Algovio, Landsberg kaj Germering en Supra Bavario.

Ĉe Lindaŭ ĝi estas ligita al la aŭstria ekspresvojo A14. Tiu A14 kunfluiĝas tie kun la eŭropa ŝoseo 43 (E43), kiu pluiras al A96 ĝis Memmingen. Inter Sigmarszell kaj Munkeno A96 kunfluiĝas kun la eŭropa ekspresvojo E 54.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ekspresvojo preterpasas la plej nordan punkton de la lago Ammersee, kiu prezentas barilon ĉirkaŭ 20 km larĝan. Antaŭ la dua mondmilito oni planis konstrui aŭtovojon inter Lindau kaj Munkeno, kiu preterpasu la lagon Ammersee sude. La milito prokrastis tiajn planojn.

Por la olimpikaj ludoj 1972 en Munkeno la A96 estis konstruita ĝis malantaŭ Weßling-Oberpfaffenhofen kaj ĝis Germering-Süd (tiam ankoraŭ konektejo Unterpfaffenhofen) eĉ 6-stria. Komence la kilometro "0,0" tiutempe troviĝis en Munkeno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]