Saltu al enhavo

Vie privée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vie privée
filmo
Originala titolo Vie privée
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1961
Ĝenro amafera filmo, filma dramo
Kameraado Henri Decaë
Reĝisoro(j) Louis Malle
Scenaro Jean-Paul Rappeneau • Louis Malle • Jean Ferry
Muziko de Fiorenzo Carpi
Rolantoj Brigitte Bardot • Marcello Mastroianni • Dirk Sanders • Isarco Ravaioli • Louis Malle • Nora Ricci • Nicolas Bataille • Jacqueline Doyen • Eléonore Hirt • Gregor von Rezzori • Dominique Zardi • Élie Pressmann • Ursula Kübler • Christian de Tilière • Max Mégy
IMDb
vdr

Privata vivo (Vie privée) estas franca filmo de 1962 reĝisorita de Louis Malle.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Jill (Brigitte Bardot), bela junulino de la burĝaro de Ĝenevo, estas dancistino kaj sekrete enamiĝas de Fabio (Marcello Mastroianni), edzo de sia plej bona amikino, Carla (Ursula Kubler). Fabio estas eldonisto, beletristo kaj teatristo. Por fuĝi disde tiun nerealigeblan amon, Jill foriras al Parizo kie ŝi de dancistino iĝas manekeno kaj seksosimbolo. Alloginte la paparacojn kaj la publikon, adoritan kaj poste malamata, ŝi jam ne plu havas privatan vivon. Deprime, ŝi rifuĝiĝas en Ĝenevo kie ŝi retrovas Fabio, kaj li enamiĝas je ŝi, ili kunhavas tiam feliĉajn momentojn. Fabio muntas teatraĵon en la festivalo dei Due Mondi de Spoleto kie ŝi kuniĝas al li, altirante denove la publikan atenton kaj la ĵurnalistojn. Kaptita, ŝi ne eliras el sia ĉambro. La premieran vesperon, ŝi supreniras la tegmenton de la palaco por vidi la teatraĵon; fotisto malkovras ŝin, fotas kaj la fotofulmo blindigas ŝin kiu glitas kaj falas el la tegmento.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Marcello Mastroianni : Fabio Rinaldi
  • Brigitte Bardot : Jill
  • Nicolas Bataille : Edmond
  • Dirk Sanders : Dick
  • Jacqueline Doyen : Juliette
  • Éléonore Hirt : Cécile
  • Gloria France : Anna
  • Jeanne Allard : la servistino
  • Ursula Kubler : Carla
  • Gregor von Rezzori : Gricha
  • Paul Sorèze : Maxime
  • Élie Pressmann : Olivier
  • Antoine Roblot : Alain, la fotisto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]