Uzanto:RobKeetlaer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babel
nl
Deze gebruiker heeft Nederlands als moedertaal.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
de
2
Dieser Benutzer hat fortgeschrittene Deutschkenntnisse.
fr
1
Cette personne peut contribuer avec un niveau élémentaire de français.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo

Rob KEETLAER naskiĝis en Noord-Scharwoude (komunumo Langedijk en Nord-Holando, Nederlando).

Li ekstudis kemion ĉe la Universitato Amsterdama. Post la studo li transiris al la informadiko, en kiu fako li trovis laboron en la sudo de sia lando. Pro la laboro li do transloĝiĝis al Best (Nord-Brabanto, Nederlando). Profesie Rob nuntempe okupiĝas ĉefe pri (grandaj) datumbazoj.

En sia libera tempo Rob volonte okupiĝas pri:

  • Dancado (klasikaj dancoj kiaj fokstrotoj, valsoj, rumbo, sambo)
  • Ludoj (societaj: ĉefe tabulaj kaj kartaj)
  • Marŝado (kaj precipe pri longaj distancoj aŭ dum pluraj tagoj)
Mi loĝas en Nederlando en loko nomata Best.

Li jam sciis pri Esperanto pli frue, sed nur iom serioze eklernis la lingvon en la jaro 1980 dum li studis, ĉar aperis mencioj pri kurso en la universitato. Ekde 1986 li pli-malpli regule ĉeestas renkontiĝojn. Tie li lastajn jarojn volonte kombinas la lingvon kun aliaj ŝatokupojn: Li dancas (kaj tion instruas), kaj li kunportas kaj uzas ludojn (kaj regularojn tradukas).

En la jaro 2006, dum la Printempa Semajno Internacia, lin entuziasmigis Yves Nevelsteen pri Vikipedio. Ekde tiam li de tempo al tempo kontribuas, ĉefe al la esperanta sed ankaŭ fojfoje al aliaj vikipedioj. Lastatempe tamen li pli okupiĝas pri propra interreta projekto: reta proverbaro.

Vikiaj interesoj kaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto-asocioj
  • La esperanta kulturo
  • Esperanto-renkontiĝoj
  • Esperantaj libroj
  • Ludoj (ne-komputilaj!)
  • Nederlando
  • Aliaj geografiaj eroj
  • Kemio
  • Unuecigoj de diversaj eroj. Tio rilatas al la enhavo kaj la uzado de ŝablonoj
  • Nuntempe lin okupas ĉefe projekto pri ĝemelurboj. La ideo estas la kreo de laŭlandaj listoj de urboj kun ĝemelaj urboj (en aliaj landoj), kaj aldono de informoj pri ĝemelurboj ĉe la koncernaj urboj kaj komunumoj. Iom post iom estiĝu la listoj, kiuj anstataŭu la enhavon de la nuna paĝo Listo de ĝemelaj urboj (la paĝo restu, sed kiel listigo de la unuopaj laŭlandaj listoj), kaj la aliaj informoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]