Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/13

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaca ekzameno: la imperiestro ricevante la ekzamenfoliojn
Palaca ekzameno: la imperiestro ricevante la ekzamenfoliojn

La ekzamensistemo en la ĉina imperio (ĉine: 科举, tradicie 科舉 , pinjine: kējǔ) estis inter 606 ĝis 1905 sistemo por elekti kandidatojn al publikaj funkcioj. Tiuj imperiaj aŭ imperiestraj ekzamenoj reprezentis la plej gravan ŝtupon por plialtiĝo de socia rango, kaj estis tiel centra vivocelo por anoj de kleraj tavoloj. Komence la elekto de administraciistoj okazis ĉefe laŭ "nobelaraj" vidpunktoj, tio estas, ke oni preferis idojn de nobelaj familioj. Unua enkonduko de efikcela elekto ekzistis en la dinastio Han, tamen ĝi estis nur portempa. Tiel la imperiestro Wu Di starigis primitivan formon de ekzamensistemo, en kiuj lokaj oficistoj elektis kandidatojn por partopreni ekzamenon pri la konfuceaj klasikaj verkoj, el kiuj li poste elektis tiujn, kiuj pli proksime servis lin.

Fine en la dinastio Sui, laŭtradicie en la jaro 606, okazis la unuaj ekzamenoj. Tamen tiam, kiam ankaŭ en la sekva dinastio Tang nobelaraj eroj daŭre forte ekzistis en la ekzamensistemo: unue sekvis la ĉefan ekzamenon "dungotesto" de la ministerio pri oficistaro, kiu anstataŭ scioj kontrolis tradiciajn nobelajn ecojn, kiel aspekto kaj parolmaniero. Aldone akademiaj gradoj ne estis tiam la nura aŭ eĉ la plej grava maniero atingi oficistan postenon. Multaj kandidatoj ricevis sian postenon pro personaj rilatoj aŭ kontraŭpage. Legu pli...