Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/24

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Usona Ĵaz-Muzeo en la 18-a kaj historia distrikto Vine.
La Usona Ĵaz-Muzeo en la 18-a kaj historia distrikto Vine.

Kansasurba ĵazo estas nomo de muzika stilo de ĵazo kiu ekestis en la usona urbo Kansasurbo (Misurio), kaj floris en la jardeko de 1930. Ĝi famiĝis unue per la orkestro de Bennie Moten, kaj ĝin reprezentis inter alie la muziko de la bandoj de Jay McShann kaj Count Basie.

Dum tiu mallonga tempospaco de 1926–1938, ĝin karakterizis ludmaniero de svingo, nomata stomp [piedbato, piedbatado]. Ĉi tiuj svingorkestroj ludis pli sekan sonon kaj pli firme piedbatecan kaj danceblan stilon ol la bandoj de la usonaj ŝatoj ĉe la orienta marbordo. Plejparte la pecoj utiligis simplajn ripetfrazojn kaj parkerajn aranĝojn. La svingo kaj la bibopo transprenis muzikajn ideojn de ĉi tiu stilo. Ĝi orientiĝis je bluso kaj estis ritmoplena. Orelfrapis la ripetaj akordsinsekvoj kaj la insistaj ripetfrazoj de la blovistoj.

Precipe Count Basie diskonigis la kansasurban ĵazon transregione en Usono kaj baldaŭ poste tutmonde. Sur la simpla blusfundamento de ĉi tiu stilo Julia Lee kaj aliaj muzikistoj frue povis kontribui al ritmenbluso. Legu pli...