Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/28

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de San Lorenzo de El Escorial.
Vidaĵo de San Lorenzo de El Escorial.

San Lorenzo de El Escorial (esperantigita kiel Sankta Laŭrenco de Eskorialo) estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio), situanta en la nordokcidento de la regiono, en la sudorienta deklivo de la Gvadarama Montaro, je 47 km de Madrido. Populare ĝi ricevas la nomon El Escorial de Arriba (Supra Eskorialo), por distingi ĝin disde la najbara urbeto El Escorial, kiu estas konata kiel El Escorial de Abajo (Malsupra Eskorialo). Ene de ĝiaj municipaj limoj, troviĝas la Monaĥejo de El Escorial kaj la monumento Valo de la Falintoj. La urbeto havas 17.346 loĝantojn.

La urbeto estis fondata en la epoko de la reĝo Karlo la 3-a, en la 18-a jarcento, kaj iĝis municipo en la 19-a jarcento, kiam ĝi havis sian unuan urbestron. Ĝi estiĝis kiel apartigo de El Escorial, kie Filipo la 2-a fine de la 16-a jarcento konstruis la monaĥejon de El Escorial, kaj formis, pere de la aneksado de la najbaraj terenoj, la Reĝan Lokon de San Lorenzo de El Escorial kaj El Escorial. En la apartigita parto troviĝis la ĉefaj konstruaĵoj kaj lokoj de la Reĝa Loko, inkluzive de la Monaĥejo, kiu nuntempe troviĝas en la municipo San Lorenzo de El Escorial. Tial, ĉi tiu monumento ankaŭ ricevas la nomon "Monaĥeho de San Lorenzo de El Escorial".

La Monaĥejo kaj la Reĝa Loko estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko la 2-an de novembro 1984, per la nomo "El Escorial, Monaĥejo kaj Loko".

Ĉirkaŭ la konstruaĵo, unu el la ĉefaj hispanaj renesancaj monumentoj, ariĝis grava turisma kaj hotela turisma industrio, kiu igas la municipon unu el la precipaj turismaj celoj de la Madrida Regiono.

Legu pli...