Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/29

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La loko de la murdo, la ruĝa garbejo, estis tiel nomita pro sia tegmento parte kovrita de ruĝaj tegoloj, videblaj maldekstre de la ĉefa pordo en tiu desegnaĵo. La resto de la tegmento estis kovrita de stoplo.
La loko de la murdo, la ruĝa garbejo, estis tiel nomita pro sia tegmento parte kovrita de ruĝaj tegoloj, videblaj maldekstre de la ĉefa pordo en tiu desegnaĵo. La resto de la tegmento estis kovrita de stoplo.

La murdo de la ruĝa garbejo estas loke famaĉa murdo krimita en 1827 en Polstead, en la angla regiono Suffolk. Juna virino, Maria Marten, estis pafmortigita de sia amanto William Corder. La du amantoj origine aranĝis renkonton en la tiel konata "Ruĝa Garbejo", loka gvido-punkto, por kunfuĝi al Ipswich. Maria tamen malaperis kaj ekde tiam ne plu estis vidita de iu ajn. Corder fuĝis kaj sendis plurajn leterojn al la familio de Maria Marten, asertante ke ŝi estis feliĉa kaj bonsana. Ŝia kadavro estis malkovrita enterigite en la garbejo, post kiam ŝia duonpatrino siadire havis detalan sonĝon pri la murdo.

Corder estis serĉadita kaj retrovita en Londono, kie li estis edziĝinta kaj jam komencinta novan vivon. Li estis rekondukita al Suffolk. Post precipe publikigita proceso, Corder estis kondamnita je mortpuno pro la murdo de Maria Marten. Li estis pendumita en Bury St. Edmunds en 1828. Granda homamaso ĉeestis la ekzekuton de la kulpulo. Tiu afero inspiris multajn gazetajn artikolojn, sed ankaŭ kanzonojn kaj teatraĵojn. La vilaĝo, kie okazis la krimo, fariĝis turisma vojaĝcelo, kaj la garbejo estis progrese diserigita de memorigaĵo-amatoroj. La teatraĵoj kaj baladoj daŭre konservis popularecon tra la sekvanta jarcento kaj ili restas ludataj ĝis hodiaŭ.

Legu pli...