Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/02

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedofilia movado estas socipolitika movado, kiu defendas la socian kaj institucian aprobon de pedofilio kaj de tio, kion la pedofiliaj aktivuloj difinas kiel konsentaj seksaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj, strebanta atingi cele al tio sociajn kaj jurajn ŝanĝiĝojn kiel la nuligon aŭ reformon de la aĝo de konsento, la agnoskon kiel specifan seksan orientiĝon de pedofilio kaj ties forigon kiel parafilion el la oficialaj listoj de malsanoj kaj mensaj malordoj. Centrita sur senmitiga akademia debato, la movado naskiĝis en Nederlando dum la jardeko de la 1950-aj per la aktivado de la psikologo Frits Bernard kaj de la senatano kaj juristo Edward Brongersma. Ĝi baldaŭ rezultigis kreon de multaj asocioj defende de pedofilio en multaj landoj. En la 1970-aj jaroj, en la kunteksto de la 'seksa revolucio', la movado spertis dumtempan antaŭeniron al ties celoj en okcidenta Eŭropo, precipe en Nederlando, sed ĝi komencis retroiri ekde la 1980-aj jaroj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: BobadoEmuoHispana literaturo de la Klerismo