Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konturoj de la tonoj en la norma ĉina lingvo

En lingvistiko (fonologio, fonetiko) tonlingvotona lingvo estas lingvo, en kiu la tono havas leksike distingivan funkcion. En tiaj lingvoj ekzistas malsamsignifaj vortoj (aŭ morfemoj), kiuj distingiĝas unu de la alia nur per sia tono. En tonlingvoj la tono nedisigeble apartenas al la vorto aŭ morfemo. Ekzistas tonemoj, kiuj funkcias kiel fonemoj. Tipe, la signifodistingo estas ligita al ŝanĝo de la tonalto aŭ de la konturo de la tono, sed ankaŭ aliaj tonrilataj ecoj povas esti distingivaj. La plej multaj el la nuntempe tutmonde parolataj lingvoj estas tonlingvoj, sed ilia parolantaro (malgraŭ la multaj parolantoj de la ĉinaj lingvoj) ne ampleksas la plimulton de ĉiuj homoj.

Lingvoj kiuj uzas tonon nur por distingoj sur la nivelo de frazoj kaj konversaciaj parolturnoj, ofte por indiki finon aŭ nefinon de parolturno kaj por distingi demandon disde konstato, estas nomataj ne tonaj lingvoj sed intonaciaj lingvoj. Multaj tonlingvoj tamen ankaŭ utiligas tonon por distingoj je fraza kaj parolturna niveloj. Oni do povas diri, ke tiuj estas kaj tonaj kaj intonaciaj lingvoj. Tio validas ekzemple por la ĉinaj lingvoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Federico Fellini - Preĝejo Sankta Marteno (Laives) - Imperiestra pingveno