Vikipedio:Artikolo de la semajno/2018/38

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La encirkla A-litero, ofta simbolo por anarkiismo.

Anarkiismoanarĥiismo (de la greka ἀν (sen) + ἄρχειν (regni) + ισμός (de la radiko ιζειν), "sen regnestroj") estas politika filozofio kiu inkluzivas teoriojn kaj sintenojn, kiuj malakceptas devigan registaron (nome la ŝtaton) kaj subtenas ĝian malestigon, ofte pro pli ampleksa malakcepto de nevolonta aŭ porĉiama aŭtoritato. La Konciza Oksforda Vortaro pri Politiko (The Concise Oxford Dictionary of Politics) difinas anarkiismon kiel "grupon da ismoj kaj sintenoj centrigitaj sur la kredo ke registaro kaj malutilas kaj nenecesas." Tiu manko (malakcepto de ŝtataj strukturoj), laŭ plej diversaj anarkiismaj skoloj, devas esti kompensataj per elbaza organizado, tio estas ekkontrolo fare de bazaj organismoj, institucioj kaj strukturoj de ĉefe la laborrimedoj (produktadrimedoj kiel bazo de ekonomio), sed ankaŭ de sansistemo, eduksistemo, transporto ktp. Tiudirekte konata moto ŝtata de anarkiistoj estas "Anarkio estas plej alta esprimo de ordo". La sociigo de ekzemple sansistemo aŭ eduksistemo levis polemikon inter la propraj anarkiismaj tendencoj ĉu akcepti aŭ ne ŝtatigon de tiuj sistemoj male al permesi privatigon: akcepti ŝtatigon supozus ian akcepton de malŝatata ŝtato, sed malakcepti ĝin supozus iel favori privatigon, kiel bazo de kapitalismo, ankaŭ malŝatata de ĉiuj anarkiismaj tendencoj.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Eŭropa Unio - Sarah Bernhardt - Aristotelo