Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/30

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stacio Príncipe Pío

La Metroo de Madrido estis inaŭgurita la 17-an de oktobro 1919 en Madrido, Hispanio, de la reĝo Alfonso la 13-a, tiame konsistanta el la nuna Linio 1 kun la metrostacioj inter la nunaj Cuatro Caminos kaj Sol, kvankam kun plia metrostacio (la nuna muzeo-stacio Chamberí). La Metroo de Madrido nuntempe posedas la plej ampleksan reton en Hispanio.

El la 301 metrostacioj, 227 estas unuliniaj, 27 duliniaj, 12 triliniaj kaj 1 kvarlinia (Avenida de América). Entute 290,58 km (aldonante lokojn por la purigado, gardado kaj riparado de la trajnoj) konsistigas la 12 liniojn kaj branĉan linion (hispane ramal). En tri el la metrostacioj (Tres Olivos, Estadio Metropolitano kaj Puerta de Arganda), eblas ŝanĝi la trajnon ene de la sama linio, kaj en 21 metrostacioj ekzistas korespondeco kun la reto de Proksimaĵoj Madrido de la Nacia Reto de la Hispanaj Fervojoj, konata kiel Renfe.

Ankaŭ ekzistas tri linioj de malpeza metroo (simile al tramo). La metroo konsistas el 12 linioj, branĉlinio kiu kunligas Ópera kaj Príncipe Pío kaj 3 linioj de malpeza metroo kiuj entute sumas 27,78 km kaj havas 38 haltejojn.

La Metroo de Madrido estas la oka metroreto de la mondo laŭ kilometroj (sen kalkulado de la Malpeza Metroo) post Londono, Nov-Jorko, Tokio, Seulo, Ŝanhajo, Moskvo kaj Pekino. Rimarkinda datumo kalkulante ke, Madrido kun tri milionoj da loĝantoj en la ĉefurbo kaj preskaŭ 6 milionoj en la metropolita areo, ĝi troviĝas en la numero 50 inter la metropoloj de la mondo.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Goo - Rastafaria movado - Albert Camus - Eŭropa Unio