Vikipedio:Artikolo de la semajno/2020/29

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Panama kanalo - ankaŭ nomata Panamkanalo kaj en la hispana Canal de Panamá - estas homfarita porŝipa kanalo tra la panama istmo (vidu Panamo kaj Panamurbo), por la internacia trafiko de ŝipoj inter oceanoj Atlantiko (tra la Kariba Maro) kaj Pacifiko. Ĝi estis finkonstruita en 1914. Ĝia longeco estas 77.1 aŭ 82 kilometroj, depende de la konsidero kaj mezuroj. De sia inaŭguro je la 15-a de aŭgusto de 1914, la kanalon trairis pli ol 815,000 ŝipoj en 2008. Ĉiujara trafiko altiĝis el ĉirkaŭ 1,000 ŝipoj en 1914, kiam la kanalo malfermiĝis, al 14,702 ŝipoj en 2008, tiuj lastaj mezure totalon de 309.6 milionoj da tunoj. La plej grandaj ŝipoj kiuj povas trapasi la kanalon nune estas nomataj Panamax. La Usona Societo de Civilaj Inĝenieroj nomigis la Panaman Kanalon unu el la sep mirindaĵoj de la moderna mondo.

Plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Miguel de Cervantes, Salvador Dalí, Hispana literaturo de la Romantismo, Pink Floyd