Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2019/4

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Nova konkurso VikiPrintempo COE - patroprenu, helpu kaj gajnu![redakti fonton]

Partoprenu la konkurson en Vikipedio kaj en Vikivojaĝo

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial estis komence de Aprilo lanĉita la konkurso VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019 - samtempe en Vikipedio kaj en Vikivojaĝo. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!

La konkursa parto daŭras ĝis la 31a de Majo 23:59 UTK. La 5 venkontoj gajnos donackartojn valorajn 20-100 eŭrojn kaj 4 ankaŭ abonon de Vinilkosmo kun (ne nur) Esperanta muziko. Vinilkosmo subtenis la konkurson per kelkaj aldonaj abonoj - dankon!

Temas jam pri 3a edicio de la konkurso en Esperanta Vikipedio. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 2 gravaj ŝanĝoj:

  • la konkurso okazas ankaŭ en la Esperanta Vikivojaĝo, nova projekto kun turismaj gvidiloj - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie gajnas 2-oble pli multajn poentojn
  • vi povas konkursi nur per artikoloj, kiuj temas ne pri via lando (do, artikoloj pri propra lando estas malpermesataj) - tio por subteni ekkonon de aliaj kulturoj

--KuboF Hromoslav (diskuto) 18:19, 5 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Hej, al fino de la konkurso restas malpli ol 2 semajnoj kaj mi povas kun pura konscienco diri, ke vi daŭre havas tre bonan ŝancon por venki en ĝi. Se vi interesiĝas pri Centra aŭ Orienta Eŭropo, nun vi povas kunigi vian ŝatokupon kun bela premio! Tiaj okazoj ne estas aparte oftaj kaj mi sincere ne scias, kiam ni denove organizos ion similan.

Se vi cerbumas, ĉu vi vere bezonas verki multajn artikolojn... La respondo estas: NE! En Vikivojaĝo sufiĉas, ke vi verku nur 5 artikolojn por povi gajni. (tamen memoru, ke pluraj homoj eble verkos nur minimumon, do prefere verku iom pli) En Vikivojaĝo nun ekzistas kreilo de artikoloj, kiu provizos al vi la bazan skeleton de la artikolo (informkesto, sekcititoloj ktp), do eĉ kun malmultaj spertoj pri Vikivojaĝo vi povas rapide kapti pri kio temas kaj kiel partopreni.

Memoru - la tempo estas ĝis la 31a de Majo

Partoprenu en Vikipedio

Partoprenu en Vikivojaĝo

--KuboF Hromoslav (diskuto) 18:47, 19 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Wikimedia Foundation Medium-Term Plan feedback request[redakti fonton]

Please help translate to your language

The Wikimedia Foundation has published a Medium-Term Plan proposal covering the next 3–5 years. We want your feedback! Please leave all comments and questions, in any language, on the talk page, by April 20. Dankon! Quiddity (WMF) (talk) 17:35, 12 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

Malesperantista vikipediisto[redakti fonton]

Saluton. Uzanto:פארוק, kiu eĉ ne kapablas verki sian esperantan paĝon kaj neniam respondis al diversaj alvokoj en sia diskutpaĝo, plej verŝajne ĉar li nek komprenas Esperanton nek la anglalingvan funkciadon de Vikipedio, revenas al laborigo de aliuloj. Li eniris por la unua fojo en 2012, dum 2015 kaj 2016 ricevis kelkajn alvokojn al lernado de Esperanto kaj ne uzado de aŭtomataj tradukiloj, sed li revenis al tio, post esti dumtepe barita. Mi petas denove ties baradon dum kelkaj jaroj. Male, mi devos peti forigon de ĉiuj liaj novaj artikoloj.--kani (diskuto) 01:03, 17 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi avertis lin, ke post aperigo de plia nelegebla artikolo li estos barita. Espereble li komprenos.RG72 (diskuto) 10:19, 11 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Nomoj en la vikimedia movado[redakti fonton]

Saluton, en la movado vikimedia oni nuntempe diskutadas pri la nomoj de movadaj objektoj, konsiderante, ke "Vikipedio" (Wikipedia) estas multe pli konata ol "Vikimedio" (Wikimedia). Al retlisto de ELiSo venis peto de WMF diskuti la aferon. Mi jen atentigas pri tiu cxi pagxo. Sincere, --Ziko (diskuto) 18:34, 30 apr. 2019 (UTC)[Respondi]