Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2021/2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Wiki Loves Folklore 2021 is back![redakti fonton]

Please help translate to your language

You are humbly invited to participate in the Wiki Loves Folklore 2021 an international photography contest organized on Wikimedia Commons to document folklore and intangible cultural heritage from different regions, including, folk creative activities and many more. It is held every year from the 1st till the 28th of February.

You can help in enriching the folklore documentation on Commons from your region by taking photos, audios, videos, and submitting them in this commons contest.

Please support us in translating the project page and a banner message to help us spread the word in your native language.

Kind regards,

Wiki loves Folklore International Team

MediaWiki message delivery (diskuto) 13:25, 6 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Artikol-verkaj konkursoj por 2021[redakti fonton]

Kiel vi povas vidi en la Jara plano por 2021 de la organizo Esperanto kaj Libera Scio, por 2021 estas planataj jenaj konkursoj / kampanjoj:

Post kelkaj jaroj, ĉi-jare estas plano ne organizi Azian monaton. Pri Azio ni laboris jam plurajn jarojn, do nun ni en tiu tempo de jaro ŝanĝos fokuson al Ameriko. Tion dirite, se vi volas, ke okazu ankaŭ Azia monato kaj pretas ĝin mem organizi, skribu al la organizanto de antaŭaj jaroj. Ni preparas edukilojn por helpi al novaj organizantoj kaj (laŭ tempa disponeblo) pretas konsultadi kaj konsiladi.

La paĝoj por la konkursoj estos preparataj iom-post-iom kaj pluraj detaloj povos ŝanĝiĝi. Ankaŭ, tiu ĉi jare ni volas havi pli vastan organizan teamon, do ni dissendos alvokojn por volontuloj kiam venos la tempo. Prezidanto de Esperanto kaj Libera Scio, KuboF Hromoslav (diskuto) 14:17, 13 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Rezultoj de Kunsidoj de Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio en 2020[redakti fonton]

Esperanto kaj Libera Scio

En 2020, la Vikimedia organizo Esperanto kaj Libera Scio havis 2 Kunsidojn de Ĝenerala asembleo, elektis novajn Estraron kaj Revizian komisionon kaj aprobis plurajn gravajn gvidjn dokumentojn.

Estraro:

  • Prezidanto: Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
  • Vic-Prezidanto: Ivan Camilo Quintero Santacruz
  • Estrarano: Juan Sebastian Quintero Santacruz

Revizia komisiono:

  • Prezidanto de la Revizia komisiono: Ziko van Dijk
  • Michel Castelo Branco
  • Yves Nevelsteen

(Parenteze, en la artikolo Esperanto kaj Libera Scio estas uzitaj malĝustaj nomoj de organoj (ne ekzistas "Komitato" en ELiSo) kaj mankas funkciuloj de Revizia komisiono. Mi aprezus se vi povus tion ĝustigi. Mi mem ne faros pro konflikto de interesoj.)

Krome, gravaj dokumentoj estis akceptitaj:

Ĝenerale, la Jara plano prezentas minimumon da agado por koncerna jaro. Jam por tiuj ĉi agadoj ni serĉas aldonajn volontulojn (elde simplaj helpantoj ĝi ĉeforganizantoj), sed se vi volas aldone organizi ion plian, kontaktu nin! Danke al la tuta teamo, prezidanto KuboF Hromoslav (diskuto) 16:37, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Feminism & Folklore 1 February - 31 March[redakti fonton]

Please help translate to your language

Greetings!

You are invited to participate in Feminism and Folklore writing contest. This year Feminism and Folklore will focus on feminism, women's biographies and gender-focused topics for the project in league with Wiki Loves Folklore gender gap focus with folk culture theme on Wikipedia. folk activities, folk games, folk cuisine, folk wear, fairy tales, folk plays, folk arts, folk religion, mythology, etc.

You can help us in enriching the folklore documentation on Wikipedia from your region by creating or improving articles centered on folklore around the world, including, but not limited to folk festivals, folk dances, folk music, women and queer personalities in folklore, folk culture (folk artists, folk dancers, folk singers, folk musicians, folk game athletes, women in mythology, women warriors in folklore, witches and witch-hunting, fairy tales and more. You can contribute to new articles or translate from the list of suggested articles here.

You can also support us in translating the project page and help us spread the word in your native language.

Learn more about the contest and prizes from our project page. Thank you.

Feminism and Folklore team,

Joy Agyepong (talk) 02:40, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Aliĝo de ELiSo kiel Faka organizo de UEA / TEJO[redakti fonton]

Por 2021 estas plano (prezentita en la Jara plano kaj Jara buĝeto) membriĝi en UEA / TEJO, sed detaloj estas daŭre traktataj. Mi prizorgas la aferon nome de ELiSo. La Estraro de ELiSo en Januaro 2021 kunsidis kun Albert Stalin Garrido, la Estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka Agado, por informiĝi. Pluraj demandoj estis responditaj kaj la procezo pliprogresis; la ĝenerala sento estis bona ambaŭflanke. La komenco de procezo estis planita por mezo de Februaro 2021.

Mi ĵus komencis diskuton kun ambaŭ UEA kaj TEJO por plie pliklarigi la situacion. ELiSo ankoraŭ *ne* faris formalan peton pri aliĝo! Tio laŭplane venos post pliklarigoj flanke de UEA.

Tempolinio (datoj estas proksimumaj):

  • Februaro - Marto: UEA (kaj eventuale TEJO) respondos niajn demandojn pri aliĝo (specife pri eblo esti Faka organizo samtempe en UEA kaj TEJO)
  • Februaro - Marto: la Estraro de ELiSo formale decidos kiel pluiri
  • Marto: (se estos decido aliĝi al UEA) ELiSo sendos formalan peton pri aliĝo al UEA
  • Marto: (se estos decido aliĝi al TEJO) ELiSo sendos formalan peton pri aliĝo al TEJO
  • Marto - Aprilo: TEJO eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Sekcion
  • Aprilo - Majo: UEA eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Asocion (Aliĝintan aŭ Kunlaborantan)

Mi informos pri progreso en ĉiu el tiuj paŝoj en la retpoŝta fadeno en la dissendolisto de ELiSo.

Se vi havas iujn aldonajn, ĝis nun neprezentitajn, ideojn pri la aliĝo(j), nun estas la plej taŭga lasta ŝanco por prezenti ilin. Bonvolu respondi ĉu al mi persone, aŭ en la dissendolisto.

Por rememorigi pri konsekvencoj de nia eventuala aliĝo, jen kelkaj el ili:

  • ELiSo klare montros sian subtenon al la Esperanta komunumo
  • ELiSo monstros sin pli altnivela, kaj ĝia prestiĝo (kaj konsekvence ankaŭ prestiĝo de Esperanto) en la Vikimedia komunumo kreskos
  • ni havos pli rektan kaj stabilan subtenon de UEA / TEJO, ekzemple pri subvencioj, aŭspicioj, informado, varbado...
  • en TEJO ni ĉiumonate informos pri nia agado, kaj tiel varbos por niaj agadoj kaj prezentos vikimediajn valorojn
  • ni havos Komitatanon A en TEJO / eventuale Komitatanon A en UEA (se ni aliĝos kiel Aliĝinta Faka Asocio de UEA), do ni partoprenos decidadon de la plej altaj Esperantaj organizoj kaj povos puŝeti direkte al libereco
  • ni pagos ĉiujaran kotizon - por UEA tio estas 44 eŭroj jare (kaze de Kunlaboranta FA) aŭ 132 eŭroj (kaze de Aliĝinta FA), nuntempe estas buĝetitaj 44 eŭroj, por TEJO tio dependas de kvanto de niaj Plenrajtaj membroj en TEJO-aĝo (por 2021 estas buĝetitaj 44.4 eŭroj)

Prezidanto de Esperanto kaj Libera Scio, KuboF Hromoslav (diskuto) 20:39, 22 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

La Estraro de ELiSo decidis peti membrecon kiel
  • Faka Asocio Kunlaboranta (FAK) de UEA
  • Faka Sekcio de TEJO
Mi informis la respondecajn estraranojn de ambaŭ organizoj, kaj persone traktos kun reprezentantoj de kaj UEA kaj TEJO laŭplane ekde sekva mardo. --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:21, 13 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Propono ŝanĝi la nomo de Esperanto kaj Libera Scio[redakti fonton]

La Estraro de Esperanto kaj Libera Scio proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj Libera Scio" al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por uzado en Esperantujo). Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj instancoj. Precipe se vi *forte* kontraŭas, skribu tion nun.

Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale (en niaj sociaj retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan nomon "Esperanto kaj Libera Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni iĝos Vikimedia Tema organizo, ni povos kaj oficiale kaj neoficiale uzadi la Temo-Organizan nomon "Vikimedio Esperanto".

La Estraro de ELiSo ĵus decidis:

  1. strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj Libera Scio" al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
  2. strebi ricevi permeson de AffCom por uzado de Temo-Organiza nomon (konkrete "Vikimedio Esperanto") en Esperantujo jam antaŭ oficiala rekono kiel Tema organizo.

Kion vi faru nun?

  • Se vi konsentas - nenion.
  • Se vi malkonsentas - skribu tion.

Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al "Vikimedio Esperanto" kaj tion emfazas nia strebo iĝi Vikimedia Tema organizo. La Estraro jam decidis sian plian laboron en tiu kampo, do se nenio kontraŭa okazos, la Estraro simple plenumos la laboron.

Se vi malkonsentas kun tia ŝanĝo de la nomo, skribu tion *nun*! Se pluraj homoj *forte* kontraŭos ene de semajno, la Estraro repripensos la aferon. Ankaŭ viaj subtenaj mesaĝoj estas aprezataj, sed ne nepre bezonataj (se homoj ne kontraŭos).

Pli detala klarigo estas en mia retpoŝta anonco.

Amike, Prezidanto de ELiSo / VMEO, KuboF Hromoslav (diskuto) 13:05, 25 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

@KuboF: Mi havas gramatikan demandon: kial ne "Vikimedio en/de Esperanto" aŭ "Esperanta Vikimedio"?--Salatonbv (diskuto) 17:33, 1 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
@Salatonbv:, ne traktas pri gramatika esprimo. Tiu modelo ("Wikimedia" transkribita al lingvo + Temo) estas uzata de ĉiuj asociitaj organizaĵoj. Ekzemple, la ĉapitroj uzas "Wikimedia Chile", "Wikimedia Uruguay", "Wikimedia Italia" ("Vikimedio Ĉilio, Urugvajo, Italio, ktp), ne "Wikimedia Chilena"/"Uruguaya"/"Italiana" ("Ĉilia Vikimedio", aŭ "Urugvaja/Italia/ktp"). Kvankam ĝi neniam (aŭ preskaŭ neniam) estas gramatike korekta, ĝi tute taŭgas kiel firmanomo. --CasteloBrancodiskuto 19:36, 1 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
@Castelobranco: dankon pro via klarigo. Do kion pri "Vikimedio Esperantujo"/"Wikimedia Esperanto-nation"?--Salatonbv (diskuto) 17:07, 2 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
@Salatonbv: Castelobranco jam bone respondis la unuan demandon. La kialo por uzi la formon kun "Esperanto" (en Esperantujo laŭeble baldaŭ, en tutmonda Vikimedia movado espereble post rekono de nia organizo kiel "Tema organizo") estas, ke tio estas vaste konata nomo. Tio specife gravas por la tutmonda ne-Esperanta komunumo, kiu povos signife pli klare konekti nian organizon al la lingvo (ĝenerala publiko, eĉ alilingvaj vikimediaj movadanoj, ne konas la koncepton de kvazaŭ-lando de Esperanto kaj klarigadi tion al ili estus tempo, kiu pli bone povus esti utiligita ekz. por plani komunajn projektoj aŭ simile). --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:24, 13 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
@KuboF: Jes, fakte dekomence mi havas neniun obĵeton pri la titolo.--Salatonbv (diskuto) 16:30, 16 mar. 2021 (UTC)[Respondi]