Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Sciencaj aŭ komunlingvaj vortoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sciencaj aŭ komunlingvaj vortoj[redakti fonton]

En Esperanto ekzistas pluraj vortoparoj de du samsignifaj vortoj, unu pli komunlingva kaj unu pli scienca. Ekz-oj estas ino/femalo, besto/animalo, samsignifa/sinonima, apudmeto/apozicio ktp. Se en tiaj kazoj vere estas, ke la du vortoj esprimas la saman koncepton, mi preferus, se ni uzus la pli komunlingvan vorton, por ke la Vikipedio estu pli facile komprenebla (se aliflanke en iu kazo ja estas eta signifodiferenco, ni kompreneble daŭre uzu la vorton kun la laŭkontekste pli taŭga signifo, eĉ se ĝi estas pli scienca kaj malfacila esprimo).

Pri ĉi tiu demando jam estiĝis diskuto ĉe Diskuto:Menstruo. Tie ni koncentriĝis je la vortoparo ino/femalo. Mi nun ne volas daŭrigi la diskuton nur pri tiu vortoparo, sed pliĝeneraligi la diskuton: Ĉu ni preferu pli facile kompreneblajn komunlingvajn esprimojn, aŭ pli malfacile kompreneblajn sciencajn esprimojn (en la kazo kiam ne estas signifa diferenco)? Kion pensas la aliaj? Marcos 11:34, 20. Apr 2006 (UTC)

Mi pensas ke estas du tipoj de lingvoj, tiuj kiuj havas "sciencan" aŭ "altkulturan" vortprovizon kaj "komunan", "ĉiutagan" vortprovizon kaj aliaj ke ne havas tiun apartan vortprovizon. Ekzemple de unua grupo, en la angla oni havas "uterus" kaj "womb", en la germana oni havas "Öekonomie" kaj "Wirtschaft", ĝenerale, la "scienca" vorto estas fremda. En latinidaj lingvoj ne estas tia diferenco, scienco uzas ĉiujtagajn vortojn, ekcepte en tre fakaj okazaĵoj. Ekzemple, en la angla oni diras "nova star" anstataŭ "new star", en la portugala oni diras "estrela nova" (nova stelo) ĉar "nova" estas ĉiutaga vorto. Ĉar mi parolas lingvon kiu ne havas "vulgaran" vortprovizon kaj "klasikan" vortprovizon, al mi estas nature uzi komunajn vortojn. Mi pensas ke sento pri "dececo" de altkulturajn vortojn venas de uzantoj de lingvoj en kiu estas du tipoj de vortprovizo.Roberto 12:05, 20. Apr 2006 (UTC)
Ŝajnas al mi tute klare, ke ni devas kiel eble plej ofte uzi ĉiutagajn vortojn kaj se eblas ankaŭ fundamentajn. Tio ja estas la avantaĝo de Esperanto, ke per malmultaj vortoj oni povas esprimi multajn aferojn. Esperanto ne nur faciligas la lingvolernadon, sed ankaŭ la komprenon de la scienco kaj scienculoj. Tamen, povas esti bona ideo indiki la sciencan vorton unufoje en la artikolo por enmeti ligilon al klarigo kaj ebligi serĉadojn. Bea 13:52, 20. Apr 2006 (UTC)
Laŭ mi ni devus uzi kiel eble plej multe la fundamentajn kaj oficialajn vortojn. Ni devas memori ke en esperanto ni ne povas aldoni simplan vorton kiel en aliaj lingvoj, ni nur povas aldoni radikojn. Kaj radikoj poste multobliĝas en multaj vortoj. Ekzemple, oficialiginte "feminismo" oni oficialigis "femino" kiuj egalus al "virino". Por maja lingvano tio estus tute aparta radiko, kiu devos esti lernita. Nia lingvo estas bazata sur radikoj kiuj ebligas la facilan konstruadon de rilatataj vortoj. Tio estas ege grava por tiuj kiuj ne regas alian eŭropan (precipe latinidan) lingvon. Se ni uzas senpripense novajn *vortojn* ni nur malsimpligas la lingvon kaj perdas internaciecon (tamen ne eŭropecon, kaj tio estas problema). Fine mi ŝatus aldoni ke apero en PIVo ne signifas justecon aŭ taŭgecon de vorto. Redaktistoj devus ĉiam sekvi la indikojn kaj uzi kontentigan fundamentan aŭ oficialan vorton, se tio eblas. Espereble neniu verkos artikolon kun la vorto "primavero" ekzemple, anstataŭ "printempo". Per simpla vortaro (radikoj kaj afiskoj) kaj la vortfaradaj reguloj nia lingvo iĝis internacia, ni ne perdu tion en tiu ĉi projekto! --Eduardo 21:43, 20. Apr 2006 (UTC)
PIV, se kredi la antaŭparolon, ne trudas vortojn, sed nur registras ties uzadon (kun eventuala taksado: evitu, preferu, ktp). Kaj do prave, apero ne signifas indecon. Pri "femalo" paralele al "ino" tamen estas du diferenc(et)oj, kiuj iom pravigas la uzon de "femalo" en scienca kunteksto: ino ne rilatas nur al inseksaj estaĵoj sed ankaŭ al teknikaj pecoj kies truan parton oni realigis por ricevi "kacan" parton de alia "vira" teknikaĵo. (Nu, mi supozas ke en artikolo pri menstruoj, neniu sin demandos ĉu ŝraubino havas menstruon.) Pli serioza pravigo estas ke "ino", kiam uzata por homo, iom ecas familiare, eĉ pejorative. "femalo" havas la sciencan objektivan "malvarmon". Jen kial mi iom favoras al "femalo"--Ssire 01:14, 21. Apr 2006 (UTC)
Pri la unua argumento de Ssire: Pravas, ke la sufikso -ino kelkfoje uziĝas metafore (ŝraŭbino, jambino). Sed tiuj aferoj tamen ne estas inoj! "Ino" kiel memstara vorto nur signifan inajn vivulojn.
Tute ne ! Oni ja parolas pri ina/vira rimo aŭ verso en poezio; kaj ina/vira konektilo, ŝtopilo, ktp. en tekniko.--Ssire 03:33, 22. Apr 2006 (UTC)
Pri la dua argumento: Verŝajne oni povus diri ion similan pri preskaŭ ĉiu paro de komunlingva kaj scienca vorto. Ekz-e, oni povus diri ke "besto" sonas pli sovaĝe, dum "animalo" havas "sciencan objektivan malvarmon". Tamen, tio estas iom subjektiva percepto, kaj ne vere rilatas al la signifo de la vorto. Laŭ mi, ĝi certe ne estas sufiĉe forta argumento por esti pli grava ol la simpleco de nia lingvaĵo.
Ssire, ĉu vi do kontraŭos ĉiujn komunlingvajn vortojn, ĉar ili ĉiam (laŭ iuj) sonas iom familiare/pejorative/sovaĝe/stulte ktp, aŭ ĉu vi vere nur kritikas la vorton "ino"? Laŭ mi, ni ja havu iun unuecan regulon, do aŭ preferon al komunlingvaj vortoj, aŭ preferon al sciencaj vortoj (kiam la signifo vere estas sama). Kiun el la du eblecoj vi preferas (sendepende de via respondo al ĉi tiu ĝenerala demando, vi daŭre povas argumenti ke "ino" kaj "femalo" ne estas samsignifaj; tiam al ili ne aplikeblus via respondo). Marcos 10:28, 21. Apr 2006 (UTC)
Ssire estas franca parolanto. En la franca, "virino" estas "femme", sekve al li "femalo" ŝajnas ĝentila vorto, sed al parolanto de portugala "femalo" memoras "fêmea", "besta ino" (kaj mi pensas la parolantoj de hispana kaj itala ankaŭ). Tiu diskuto similas al kiu okazas en la angla lingvo pri la malsamo inter "female" kaj "feminine", kaj aliaj. Pro tio mi tute preferas fundamentan aŭ komunan vortprovizon Roberto 11:37, 21. Apr 2006 (UTC)
Unue, mi precizigas ke mi diris "Mi iom favoras al femalo" kio signifas ke mi ja ne batalos por ĝi. Pri la diversaj demandoj: Al Marcos: mi evidente ne forĵetos komunlingvajn vortojn pro iliaj ecoj (fam, pj, ktp) mi nur uzus ilin laŭ iliaj ecoj, do en scienco, prefere "objektivan malvarvon". Simple tio. Afero de nivelo de lingvo. Mi ne uzus la samajn vortojn pri seksaj organoj ekzemple, jen en scienca diskuto, jen en am-letero, jen en maldeca anekdoto. Pri Besto kaj Animalo, la diferenco -se kredi PIVn - estas: homo ne estas besto, homo kaj bestoj estas animaloj. Al Roberto: vi eraras: femalo en la franca multe similas fonetike al "femelle", kiu uzata por virino, estas tre mallaŭda (ĝi ofte signifas virino kiu havas senzorgan seks-apetiton) ! Eĉ en la sciencaj libroj, oni ne parolas pri "femelle" kiam temas pri homo.--Ssire 19:03, 21. Apr 2006 (UTC)

Ordonanta diskutanto Marcos kritikas[redakti fonton]

Marcos ĉiam ordonas, kion ni uzu en Vikipedio, kiajn vortojn ni elektu kaj kiel ni esprimu nin. Jam ĝenas min liaj proponoj ĉiam diskuti pri ĉio, kio ne plaĉas al li. Li nun ordonas al mi, ke mi uzu tian lingvoparolon, kiun havas sesjaraj infanoj, kiuj ne komprenas, kio estas femalo, sed ili scias, kio estas ino, ĉar ilia patrino estas ankaŭ ino. Mi do demandas ĉiujn: Por kiu ni verkas artikolojn? Ĉu por sesjaraj infanoj aŭ por vasta esperantista publiko? Kio rilatas al mi, mi neniam akceptos tiujn liajn tre, tre stultajn proponojn, por ke mi uzu tian tekston, kiu estis plaĉema por li. Se tia artikolo estis eldonita libroforme, ĉu li kurus al verkinto, kverelante kun ĝi, ke li estis uzonta tiun vorton aŭ tiun vorton? La vorto femalo troviĝas en ĉiu bona vortaro. Ni rigardu la artikolon ankaŭ el alia vidpunkto. Ĉar ni estas vikipediistoj-nefakuloj kaj se ni uzus anstataŭ vorto femalo vorton ino kaj poste venus ia biologo aŭ ginekologo, tiu certe atakus nin, kial ni ne uzis vorton femalo. La tutan aferon eblas konsideri ambaŭflanke. El vidpunkto de Marcos kaj el vidpunkto de fakuloj. Se Marcos parolos kun iu en la strato, li poste povas uzi kion ajn li volas, eĉ ankaŭ inon, sed se li parolos kun fakulo, li uzos femalon. Interalie, ĉu vorto menstruo mem ne estas ankŭ iom faka? En popola lingvoparolo ni uzas por tiu ĉi situacio de virino aliajn vortojn. Nun mi uzis vorton virino, kvankam ankaŭ simioj menstrua, sed pri menstruantaj simioj ni malmultofte parolas. Ĉu ni ne alinomigos la artikolon pri menstruo ekz. Sangofluado el vulvo, kiu estus ni diru iom deca, ĉar ekzistas ankaŭ multe pli vulgaraj uzoj por tiu ĉi situacio. Plue, ĉu vulvo ne estas iom faka? Ankaŭ por vulvo ekzistas popolaj nomoj. Do, mi proponas al Marcos, por ke li finu kun tiaj stultaj diskuteroj kaj por ke li dediĉu sin al verkado de novaj artikoloj, por ke ni ceteraj vidu, kian li havas lingvostilon. Petro 21. Apr 2006 15:07 (UTC)

Marcos, mi verkis ankaŭ artikolon pri virina cirkumcido. Ĉu ĝi estas en ordo rilate al fakaj vortoj? Petro 21. Apr 2006 15:16 (UTC)
Petro, mi scias ke vi estas tre valora vikiverkisto kaj sperta esperantisto, sed bonvolu skribi vian kritikon ĉe la vikipedio pli ĝentile: tiel (laŭ mi) estos multe pli agrabla ĝin legi kaj multe pli facile ĝin aprezi. -- 4lex 16:48, 21. Apr 2006 (UTC)
Petro, mi denove petas vin ne insulti dum diskutado en Vikipedio. Mi neniel ordonis, sed nur proponis saĝan principon, kun kiu intertempe jam konsentis tri aliaj Vikipediistoj.
Jen respondoj al viaj seriozaj argumentoj: En kazoj, kiam scienca vorto havas iun precizan signifon, kiun neniu kutimlingva vorto havas, mi konsentas kun vi, ke ni devas uzi fakvortojn. Sed en la kazoj, kiam ekzistas tute samsignifa komunlingva vorto, mi ne vidas kialon por uzi la pli malfacilan sciencan vorton.
Kompreneble, mi ne akceptos la uzon de "sangofluado el vulvo" anstataŭ "menstruo", ĉar ĝi eĉ ne estas samsignifa (oni povas havi sangofluadon el la vulvo pro iu interna vundo, kaj tiam ne temas pri menstruo). Aldone, ĝi estas multe pli peza esprimo ol menstruo.
Tamen, ja ekzistas komunlingva ekvivalento de menstruo: monataĵo. Sed ĝi ne estas komprenata de pli da esperantistoj ol menstruo, do mi ne argumentos por ĝia uzado en la Vikipedio.
Mi do modifas mian postulon iomete: Kiam estas tiaj vortoparoj, ni ne necese ĉiam uzu la komunlingvan esprimon, sed ĉiam tiun esprimon, kiu estas pli facile komprenata de esperantistoj. En la kazo de ino/femalo kaj besto/animalo, la komunlingva versio estas pli facile komprenata. Sed en la fazo de monataĵo/menstruo, ili estas eble same bone komprenataj, pro kio ni povas resti ĉe "menstruo".
Tri homoj (Roberto, Bea kaj Eduardo) jam konsentis kun la principo de facileco en la kazo de tute samsignifaj vortoj, do ŝajnas ke la ĝenerala opinio subtenas mian vidpunkton pli ol tiun de Petro. Sed ni ankoraŭ iomete atendu por vidi, kiel aliaj respondos.
Rilate al la artikolo pri cirkumcido: Estis nur unu problema vorto: "Klitoridektomio". Ĝi simple estas grekdevena fakvorto por "klitorforigo". Mi do astataŭis tion jam. Gugloserĉo montras, ke Petro ŝajne mem enkondukis tiun vorton en Esperanton. Laŭ mi, ni havu regulon en la Vikipedio, ke oni nur enkonduku novajn radikojn kiam ne eblas facile esprimi la koncepton per la vortfaraj principoj de la Vikipedio. Marcos 17:21, 21. Apr 2006 (UTC)
Ofte oni agacas min per similaj kvereloj, sekve mi komprenas Petron. Mi preferas ĉiutagajn vortojn, ĉar en mia lingvo, ne estas granda malsamo inter ĉiutagaj vortoj kaj sciencaj vortoj (ekzemple, scienca vorto por menstruo estas mênstruo kaj popola vorto estas menstruação la diferenco estas nur la popola sufikso -açã- (simile al nia -ad-), ĉar popole oni preferas pli longajn vortojn, sed mi komprenas la preferon de Petro. Kvankam mi preferas la vorton ino, ankaŭ por influo de mia patrina lingvo, mi scias ke ĉiuj kiuj ne komprenas vorton femalo povas trovi ĝin en vortaron. Sekve, mi preferas simplajn vortojn, sed mi ne pensas uzon de fakaj vortoj evitenda, mi pensas tion nur diferenco en stilo.Roberto 18:47, 21. Apr 2006 (UTC)
Ja diferenco en stilo kaj ankaŭ en nivelo de lingvo. Oni taksas du vortojn samsignifaj, ĉar ili priskribas la samon. Sed vortoj ne nur signas ion, sed plie kiun rigardon oni havas sur ĝin. Mi iel ripetas kion mi diris pli supre: se mi rigardas seksan organon de virino, ja mi ne uzu la saman vorton estante jen kuracisto, jen amanto, jen diboĉulo.--Ssire 19:36, 21. Apr 2006 (UTC)
Jes, tiaj stilaj diferencoj estas gravaj en la lingvo (eble en nacilingvoj pli ol en Esperanto). Do ni devas demandi nin: Ĉu la Vikipedio estas skribata por sciencistoj, aŭ ĉu por averaĝaj homoj? Se por averaĝaj homoj, tiam ni prefere uzu ilian lingvaĵon, do ni preferu komunlingvajn vortojn al sciencaj vortoj. Aŭ ĉu vi opinias, ke ni skribas por la sciencistoj?
Aldone, estas la argumento de facileco. Ni Esperantistoj tiom ŝatas propagandi, kiom facila Esperanto estas. Aliflanke, ni malfaciligas ĝin, per uzado de novaj radikoj, kiuj ne estas bezonataj. Nu bone, eble en scienca kunteksto (ekz-e en publikaĵoj de AIS), tio ne multe gravas, ĉar tie la homoj ĉiuokaze jam bone scipovas Esperanton. Sed en la Vikipedio ni ja alcelu la averaĝan Esperantiston. Ni do preferu facilajn esprimojn al malfacilaj, kiam du vortoj priskribas la samon. Marcos 20:15, 21. Apr 2006 (UTC)
Mi ne vidas kialon por agacigi Petron pro tio. En Vikipedio estas artikoloj pri matematiko kiujn mi tute ne komprenas, plenaj per formuloj kaj (al mi) magiaj simboloj. Vikipedio estas tre heterogena verko laŭ stilo kaj lingvonivelo, tio devenas de sia propra naturo. Al mi la artikolo pri menstruo ne estas tro malfacila. En Revuo Kontakto (minimume dum kiam mi estis abonanto de ĝi) estas tri niveloj de artikoloj: "tre facila", "facila" kaj "malfacila", oni publikigas listojn de "facilaj vortoj" kaj "tre facilaj vortoj". Se homo deziras verki artikolon al nivelo "tre facila", tiu devas elekti la vortojn de listo de "tre facila" listo. Sed tiu ne estas en Vikipedio. Eble oni povas adopti tian kriterion, sed hodiaŭ ne estas ion simile.Roberto 20:38, 21. Apr 2006 (UTC)
Mi devas reagi al kelkaj frazoj. Mi vidas nenian malĝentilecon en mia supra diskutero. Se mi sentas la aferon kun la "fakaj" vortoj tiel, mi reagos laŭ ĝi. Mi ne ridetos kvazaŭ bovo ricevus grioton. Mi vidas tiuj ĉi proponoj por diskutoj stultaj laŭ kelkaj vidpunktoj. Unue: Mi demandis, ĉu ni kreas Vikipedion por sesjaraj infanoj aŭ por vasta publiko. Ĉu en vasta publiko ne povas esti fakuloj sciantaj Esperanton, kiuj ankaŭ povas legi ĝin. Almenaŭ per tiaj artikoloj mi klopodas allogi legontoj. Miaopinie Vikipedio estas ampleksa enciklopedio kaj en enciklopedio povas esti diversaj artikoloj laŭ lingvonivelo. Iuj plurfoje klopodas konvinki la ceterajn vikipediistojn, ke "jam tri, kvar, kvin vikipediistoj konsentas". Sed ĉu Esperantujo konsistas nur el tri, kvar, kvin vikipediistoj, kiuj konsentas? Due: Kial Marcos kritikas kaj atakas (Ĉar mi sentas tion tiel kaj mi ne vidas liajn senĉesajn atakojn kaj klopodojn por korekti aliajn artikolojn. Escepto estis eble nur Johnny Depp) sole artikolojn kreitaj de mi? Ĉi tie estas multaj pliaj aliaj artikoloj de aliaj kreintoj, kiuj senĉese faras la samajn lingvajn erarojn kaj tiujn kontribuantojn neniu rimarkas (vidu ekz. robotajn tradukojn de Maksim-bot ĉe alŝutitaj de ĝi bildoj). Trie: Ĉiu verkisto, verkinto havas sian literaturan stilon. Mi proponas tial al ĉiuj traduki almenaŭ unu ampleksan libron kaj sendi ties tradukon al recenzontoj por tralegi. Eble kelkaj ekmiros. Kvare: Kiel skribis Roberto, ĉi tie ni havas ankaŭ artikoloj pri matematiko. Kiom da fakaj terminoj tie estas kaj neniu plendis, ke li ne komprenas al ili. Matematiko estas matematiko, ĉu? Sed se iu uzos iom malpli multe uzatan vorton, ĉar ĝi estas faka aŭ arĥaika, ĉu tio estas krimo kontraŭ Vikipedio? Eble verkinto havis motivon uzi ĝin. Aŭ li volis esprimi ion per arĥaika vorto aŭ faka vorto. Kion vi diros al mi pri situacioj, kie en Esperanta teksto aperas fremdlingvaj frazoj en rektaj paroloj? Do nun mi opinias frazoj de naciaj lingvoj. Ĉu iu alkuros kriante, ke verkinto forgesis traduki ilin en Esperanton? Anstataŭ tio, por ke kritikanto klopodu kompreni, kial tiaj frazoj estas uzitaj en Esperanta teksto. Jes, oni povas uzi tradukon en Esperanton sub linioj, por ke nekonantoj de tiu konkreta uzita nacia lingvo komprenu la frazojn. Kaj kvine - mi finas nun, ĉar mi povus skribi longe. Se iu deziras, mi povas klarigi al li retpoŝte liajn demandojn. Bonvolu vidi ankaŭ artikolon pri Petr Tomašovský. Tio ne estas simileco de nomoj, tio estas Petro 22. Apr 2006 05:31 (UTC)
Petro, bonvolu kompreni ke mi neniam intencis vin ataki persone. La fakto, ke mi pli ofte kritikas vian stilon ol tiujn de aliaj nur devenas de tio, ke viaj longaj artikoloj ofte kandidatiĝas por ADLS (gratulon pro tio!), kaj mi ĉiam atente tralegas ĉiujn kandidatojn por ADLS. Ĉe aliaj artikoloj mi ankaŭ faris grandajn stilajn ŝanĝojn, ekz-e ĉe Ĉina ŝako. Tie neniu antaŭa kunlaborinto plendis pri mia stila plibonigo. Sed kiam mi agis simile en la kazo de Borobuduro, vi tuj kritikis min, kvazaŭ la artikolo apartenus al vi. Bv. kompreni, ke neniu artikolo apartenas al iu ajn. Mi simple volas, ke niaj ADLS-oj estu ankaŭ stile tre bonaj, kaj tial mi ofte redaktas ilin antaŭ ol ili iĝas ADLS (aŭ tuj post kiam ili iĝas ADLS). Tion mi faris kun artikoloj de vi same kiel kun artikoloj de aliaj homoj.
Ĉar mi ĉi-foje volis eviti redakto-konflikton kiel en la kazo de Buĵumburo, mi ĉi-kaze decidis unue mencii miajn pledojn en la diskutpaĝo, anstataŭ tuj efektivigi ilin (precipe ĉar mi sciis, ke estas diskutinda afero, kiun vorton uzi en tiaj okazoj). Sed nun nia diskuto koncentriĝu pri la ĝenerala demando de samsignifaj vortoparoj; tial vi tute ne rigardu la diskuton kiel personan atakon kontraŭ vi, sed nur kiel provon iomete unuecigi la stilon en la Vikipedio.
Rilate al matematikaj artikoloj: Ni ĉiam skribu kiel eble plej simple. Kompreneble pri certaj matematikaĵoj ne eblas skribi simple, kaj tiam pli valoras skribi komplikajn aferojn ol skribi nenion (por ke homoj kun pli ol averaĝa scio pri matematiko povas uzi la Vikipedion por ankoraŭ pligrandigi sian scion). Sed jam nun estas la kutimo skribi simple, kiam tio eblas. Ekzemple, en triangulo ni skribas "Triangulo estas geometria figuro kiu ekestas kunligante per strekoj tri punktojn", kaj ne ekz-e "Triangulo estas subaro de la du-dimensia Eŭkilda spaco satisfanta la jenan formulon...". Kiam eblas, ni do jam ĉi tie preferas kutimlingvajn esprimojn. Nur kiam ne eblas ion esprimi per kutimlingvaj esprimoj, ni uzas la fakajn matematikajn esprimojn.
Precipe artikolo kiel menstruo ne estu celata nur al biologoj, sed ĉefe al ordinaraj homoj. (Eble kontraŭa ekz-o el la biologio estas la artikolo Ĥordulo, kvankam eĉ tie eble indus enmeti iom da klarigo por ordinaraj homoj).
Kompreneble ni ne skribas por sesjaraj infanoj, sed memoru ke multaj sufiĉe kompetentaj plenkreskaj esperantistoj ne konas vortojn kiel "femalo" kaj "animalo". Ni skribas por ordinaraj homoj, ne por sciencistoj, do kial ni uzu la sciencan vorton prefere al la komunlingva, kiam la du estas samsignifaj? Se iu scienca vorto ne havas samsignifan ekvivalenton en la komuna lingvo, tiam mi akceptas ĝian uzon. Sed ĝis nun mi ne vidas iun ajn kialon por preferi sciencan vorton al komunlingva vorto, kiam la du estas samsignifaj.
Kompreneble, ni neniam atingos unuecon de stilo en la Vikipedio, kaj tio eble ankaŭ ne estas dezirinde. Sed ni ja jam nun havas kelkajn stilajn regulojn (kvankam malpli ol en multaj nacilingvaj Vikipedioj), kaj certe indas provi iomete pli unuecigi la stilon en la Vikipedio. Por tio, ni devas kune diskuti stilajn regulojn, kaj akcepti kelkajn. Kompreneble, ni ne povas ĉiam devigi ĉiujn sekvi la stilajn regulojn. Sed tiam almenaŭ oni rajtas redakti artikolon tiel ke ĝi sekvu la stilajn regulojn sen esti atakata pro la redakto. Sed unue ni devas konsenti pri la stila regulo. Tion ni provas fari per ĉi tiu diskuto.
Ĉar mi ne tute bone komprenas la vidpunkton de Petro, mi demadas al li: Ĉu vi volas ke ni tute ne havu stilan regulon pri ĉi tiu temo, aŭ ĉu vi volas ke ni havu stilan regulon ke ni preferu sciencajn vortojn al komunlingvajn vortojn? Marcos 16:32, 22. Apr 2006 (UTC)
Marcos, mi rekomendas al vi kaj al la ceteraj, kiuj senĉese ne komprenas: Bonvolu malfermi artikolon pri femalo. Tie klaku sur Ligilojn ĉi tien kaj vi ekvidos, ĉe kiom da artikoloj aperas la vorto femalo. Kial vi ne protestis jam tiam? Eble vi legis neniajn artikolojn, kie aperas la vorto femalo. Mi komencas kredi, ke vi ne estas sana, se vi senĉese atakas min pro la vortoj, kiuj jam uzis multaj vikipediistoj antaŭ mi. Jam vi, Marcos, tedas min pro viaj stultaj demandoj. Bonvolu reveni al lernado. Petro 22. Apr 2006 16:39 (UTC) Artikolon pri Buĵumburo mi ne redaktis. Mi tien aldonis sole kategorion. Petro
Pardonu la konfuzon. Mi intencis skribi Borobuduro (kaj nun korektis la supran mencion por ne ankoraŭ pli konfuzi aliajn). Marcos 16:53, 22. Apr 2006 (UTC)
Kompreneble, mi havas la saman opinion pri aliaj uzoj de "femalo" kiel pri via uzo en la artikolo menstruo. Via uzo simple kaptis mian atenton, ĉar ĝi estis en ADLS. Bonvolu kompreni, ke ĝi neniel estis persona atako. Nur por mi pli gravas la stilo de la ADLS-oj ol de la aliaj artikoloj. Mi esperas, ke vi povas kompreni tion.
Vi ankoraŭ ne respondis, ĉu vi tute ne volas havi ĉi-rilatan stilan regulon, aŭ ĉu vi volas regulon, ke ni preferu sciencajn vortojn. El viaj ĝis-nunaj kontribuoj tio ne klaras (do bonvolu ne nomi mian demandon "stulta"). Marcos 16:59, 22. Apr 2006 (UTC)
Pri sciencaj vortoj: Ĉiu decidu mem, kian lingvostilon li uzos, Mi nenion ordonos al aliaj, kiel ili skribu. Se en artikolo estos konvena faka vorto, ĝi estu tie. Rilate al mi, el la respondo rezultas, ke mi uzos tiajn vortojn ĉiam, kiam ili estos taŭgaj. Fakaj vortoj aperas en ĉiutagaj ĵurnaloj, kiuj estas destinitaj por vasta legontaro kaj ne nur al faka publiko, mi ne vidas do motivon ne uzi ilin ankaŭ en Vikipedio. Petro 22. Apr 2006 17:10 (UTC)
Dankon pro via respondo al mia demando pri stila regulo. Vi do ne volas stilan regulon pri ĉi tiu temo. Mi tamen timas, ke tiam la Vikipedio pli facile konfuzos homojn. Se homo legas kelkajn rilatajn artikolojn, kaj legas en unu pri "femalo" kaj en alia pri "ino", li ne scios ke temas pri la sama afero. Ĉu ne estas saĝe almenaŭ provi havi iom da unueco en la Vikipedio? Marcos 18:32, 22. Apr 2006 (UTC)

Direktoro Marcos[redakti fonton]

Direktoro Marcos alivorte memelektita sekciestro de ADLS denove interŝanĝas vortojn, kiuj ne plaĉas al li. Marcos, memoru, mi ĉiam restarigos la artikolojn. Vi havas du eblecojn: Aŭ vi lasos la artikoloj en tia stato aŭ vi kreos artikolojn al la vortoj, kiuj ne plaĉas al vi klarigante, kion ili signifas. Petro 22. Apr 2006 17:17 (UTC)

Petro, ĉar vi mem ne plu respondis al mia lasta komento rilata al la de vi elpensitas neologismo "menseso", kaj mem anstataŭis unu okazon de "menseso" per "sangado", mi kredis, ke rilate al tiu vorto, vi jam akceptis mian argumentadon. Sed ŝajne ne. Do kial vi faris tiun anstataŭigon? Ĝi fakte esti kontraŭlogika, ĉar "sangado" ne estas samsignifa kun "menseso". Nun la artikolo esprimas, ke la sangado estas parto de endometrio, do ke iu procezo (la sangado) estas fizika objekto (endometrio) - tute kontraŭlogika. Kaj via antaŭa versio (kun "menseso"), kaj mia versio estis pli logikaj ĉi-rilate.
Do, ni devas ankoraŭ daŭre diskuti pri tio, ĉu en Vikipediaj artikoloj oni rajtas enkonduki novajn radikojn en Esperanton kiam eblas esprimi la koncepton ankaŭ per vortfarado el ekzistantaj radikoj. Ĉar denove temas pri tiom ĝenerala demando, ni devas diskuti ĝin ĉi tie en la diskutejo, kaj ne nur sur la diskutpaĝo de Menstro.
Mi kredas ke en la Vikipedio oni ne rajtu enkonduki novajn radikojn en Esperanton kiam eblas esprimi la koncepton ankaŭ per vortfarado el ekzistantaj radikoj. Kion pensas la aliaj pri tio?
Petro, bv. ne trakti la artikolon Menstruo, kvazaŭ ĝi estus via. Se ne plaĉas al vi iu ŝanĝo, vi ja povas restarigi ĝin. Sed anstataŭ pripensi ĉiujn miajn ŝanĝojn aparte, vi simple restarigis ĉiujn samtempe. Ekzemple, vi tute forigis mian mencion pri tio, ke temas pri mukozo de la utero (kaj vi restarigis vian multe malpli precizan "plenigaĵo de utero"). Kial vi ne povas akcepti, ke aliaj homoj rajtas plibonigi artikolojn, kiujn vi antaŭe verkis? Marcos 17:58, 22. Apr 2006 (UTC)
Li nun forviŝis mencion pri endometrio. Vidu anglan version pri endometrio. Ĉu en la angla estas permesitaj fakaj vortoj kaj en Esperanto iuj malkontentuloj malpermesas ilin? Poste revenu en kavernojn, lumigu ilin per torĉoj, se vi ne volas pliriĉigi Vikipedion je ekzistantaj vortoj. La konduton de Marcos mi jam vidas kiel kontraŭvikipedia histerio. Mukozo ne estas endometrio. Petro 22. Apr 2006 18:00 (UTC)
La angla vorto "endometrium" signifas "uteran mukozon". Vi por tiu signifo proponis novan radikon: "endometrio". Ekzistas neniu guglotrafo por "endometrio kaj estas" krom via artikolo, kaj ankaŭ mia grandega vortarego Eo-Germana ne mencias ĝin. Mi do supozas, ke vi inventis ĝin, same kiel la vorton "menseso".
Mi scias, ke estas okazoj, kiam estas neeviteble enkonduki novan fakan radikon en Esperanton. Sed ĉi tie ne estas tiel: Vi povus uzi la esprimojn "utera mukozo" kaj "menstrusangaĵo". Kunmetaĵoj ankaŭ povas iĝi fakaj esprimoj en Esperanto. Ne ĉiam bezoniĝas novaj radikoj (kiuj nur ne-necese malfaciligas la lingvon). Ni do nur enkonduku novajn radikojn en la Vikipedio, se tio estas neevitebla. Marcos 18:34, 22. Apr 2006 (UTC)
Gratulon, Marcos, se vi havos nazkataron, vi purigante la nazon elŝutos uteran mukozon. Gratulon ankoraŭ unufoje. Petro 22. Apr 2006 18:52 (UTC)
Mi ne komprenas vian komenton. Mukozon la homoj havas en pluraj partoj de la korpo, interalie en la nazo kaj la utero. Tio ne signifas, ke la utera mukozo povas eniri la nazon. Marcos 19:10, 22. Apr 2006 (UTC)

Mi jam ĝojis, ke ni postlasis la akrajn kverelojn.:( Narvalo 18:48, 22. Apr 2006 (UTC)

Alie, Endometrium ne estas angla vorto! Angla estas ĝermana lingvo, kiel vi povas vidi per finaĵo -um "endometrium" estas latina vorto. Sed ne estas tute latina! ĉar devenas el la greka "endo" (ene) "metrios" (patrino).Roberto 01:32, 23. Apr 2006 (UTC)
Dankon, Roberto, por via klarigo. Mi skribis endometrion kiel ekzemplon de tio, ke ankaŭ en alilingvaj vikipedioj oni uzas fremdajn aŭ fakajn vortojn, eĉ oni skribas pri ili artikolojn. Sed ĉi tie la memelektita direktoro Marcos daŭre protestas kontraŭ ties uzado. Kiu donis al li tiun rajton? Marcos daŭre intermiksas Vikipedion kun ia sia projekto, kie ĉio estos laŭ liaj deziroj kaj kie ĉiuj skribos tiel, kiel li deziras. Kaj ho ve, se iu volos ion alian! Tiun li ekatakos, ĝenos lin, ĉar eble (eble certe) li ĝuas en tio. Hieraŭ li ekatakis min, morgaŭ tio povas esti vi. Lia konduto estas nekunigebla kun bonaj moroj. Petro 23. Apr 2006 04:56 (UTC)

Kiel Petro povas diri sampaĝe: "Mi komencas kredi, ke vi ne estas sana", "stultaj demandoj", "stultajn proponojn" kaj "Mi vidas nenian malĝentilecon en mia supra diskutero" (nur en la malsupra diskutero, eble)? -- anonimulo

Petro, mi havas la rajton kritiki la fakton, ke vi uzas la Vikipedion por enkonduki novajn radikojn en Esperanton, kiam eblas tute bone esprimi la koncepton per ekzistantaj radikoj (ĉikaze "utera mukozo"). Tiu esprimo estas pli bone komprenebla, dum vian proponon oni ne trovos en iu ajn Esperanto-vortaro. Por kompreni ĝin, oni devas aŭ bone koni la grekan kaj latinan, aŭ oni devas rigardi en iu nacilingva fakvortaro - ne ĉiuj legantoj de la Vikipedio havas tion. Do kaj teoriaj kaj praktikaj konsideroj igas min kredi, ke ni ne uzu la vorton "endometrio" en la Vikipedio.
Pri la komparo kun naciaj lingvoj: Naciaj lingvoj ne havas la vortfaradon de Esperanto, kaj tial ili pli ofte devas uzi novajn radikojn (ofte latin- aŭ grekdevenaj, aŭ nuntempe ankaŭ ofte angladevenaj). Sed Esperanto estas malsama en tiu respekto. Ni ja ankaŭ ne ekuzas apartan radikon por "maldika" nur ĉar en ĉiuj naciaj lingvoj oni faras tiel. Ni ne bezonas ĝin. Simile, ni ne bezonas la vorton "endometrio", ĉar ni povas diri "utera mukozo" aŭ "utermukozo".
(Bonvolu provi respondi al miaj argumentoj, anstataŭ ĉiam denove surĵeti min per insultoj kiel "ne sana", "stulta propono" aŭ "nekunigebla kun bonaj moroj"; mi ja ankaŭ ne insultadas vin). Marcos 16:44, 23. Apr 2006 (UTC)