Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Seriozeco de kelkaj administrantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Seriozeco de kelkaj "administrantoj"[redakti fonton]

Mi ne povas fari aliel ol proponi, ke oni serioze konsideru admonon kaj eventuale eĉ maladministrigon de certaj vikipediistoj, kiuj portas la titolon "administranto", sed tamen ade montras al ĉiuj, ke ili ne kapablas sin bone kaj laŭ la reguloj konduti eĉ kiel kutimaj vikipediistoj. Krome plurfoje oni jam konstatis ĉe ili eĉ rekte misuzon de administranto-rajtoj (vidu diskuton ĉi-paĝe nur iom supre). Temas pri la jenaj du vikipediistoj:

Por ekhavi ideon, pri kiaj agoj temas, sufiĉas vidi jam nur tion, kion ili kunlabore ĵus faris pri la artikolo Na (prepozicio). Vikipediistoj povas havi malsamaj opinioj, sed daŭre damaĝadi pro tio artikolojn, anstataŭ diskuti pri la temo en diskutpaĝoj kaj estu aŭskultema al opinioj de aliaj, estas laŭ mia opinio konduto netolerebla. Mi ne forigos nun la "redaktojn" de tiu artikolo, kun espero ke ili mem rekonsciiĝos kaj faros tion mem, aŭ ke iu saĝa vikipediisto faros tion. Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:38, 13. Mar 2006 (UTC)

Mi trovis taŭga aldoni ankoraŭ rektajn ligilojn al kelketaj aktualaj skandaloj, por ke tiuj, kiuj ne daŭre sekvas la evoluon en la enciklopedio, povu ankaŭ iom pli ekscii: [1] kaj [2]. Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:53, 13. Mar 2006 (UTC)

Mi enmetas komenton ĉi tie, ĉar ne temas pri "misuz-pruvo" kontraŭ Narvalo.
Mi volas doni konkretan ekzempleton pri ĵusa konduto de Vikipediisto:Petr Tomasovsky. Antaŭ kelkaj tagoj oni pluredaktis artikolon pri la neologismo umiko. Neologismoj ja ĉiam vekas fortajn sentojn, sed nia tasko ĉi tie ja estas priskribi kaj ne preskribi. Post kelkaj tre subjektivaj diskutpaĝ-atakoj, Petr TOMASOVSKY kreis mok-artikolon, kies teksto estis "Emiko estas amiko de umiko". Mi forte reagis, kaj skribis al li ke "Vikipedio ne estas loko por lanĉi novajn vortojn". Nun hodiaŭ mi rimarkis, ke li citis min komence de alia prineologisma artikolo, na (prepozicio):
"Vikipedio ne estas loko por lanĉi novajn vortojn - (tio estas vortoj de Vikipediisto:Bab)"
Nek mi nek Vikipedio lanĉis la vorton "na". Mi trovas tian ĉi konduton tre stranga de administranto. Bab 20:51, 13. Mar 2006 (UTC)
Ĉefe ĵus-bakitaj administrantoj povas ja iom peki. Tion ekzemple faris mi, kiam mi fariĝis administranto -- mi iom trouzis miajn rajtojn por protekti daŭre ŝanĝatan paĝon por insisti pri mia (fakte pli neutrala, sed tio ĉi-okaze ne gravas) redakto. Tio ja estas konata fenomeno kaj en la angla vikipedio oni havas sloganon "Don't bite new sysops" (Ne mordu novajn administrantojn) kaj "Assume a good faith" (Agnosku la bonan intencon). Do, ajna homo povas erari, kaj poste korekti siajn erarojn (kion fakte faris mi!).
Mi pensas, ke Petro verŝajne estas ankoraŭ iomete ebriigita per siaj novaj rajtoj kaj opinias sin pli "justa" ol aliaj homoj ĉi tie. Estas ja neniu diferenco inter ordinaraj Vikipediistoj kaj administrantoj rilate valoron de ties opinioj (ne temas pri Meta-Voĉdonoj), administrantoj estas simple taksitoj, kiuj plenumas kaj realigas la volon de la komunumo aŭ okupiĝas pri teknika flanko de la afero. Petro, ĉu vi komprenas tion?
Do, mi proponas al Petro peti pardonon pro sia akra kaj obstina konduto, kaj ni agnosku tion kiel la startajn erarojn de nova administranto. Se Petro ne respondos al tiu alvoko dum 3 tagoj, ni (nu, fakte mi) inicios la baloton pri forpreno de administraj rajtoj. Alauxdo 23:35, 13. Mar 2006 (UTC)

Mi atendas pruvojn de miaj misuzoj:) Narvalo 20:33, 13. Mar 2006 (UTC)

Ankaŭ min iom gratas, ke vi jam realigas tion, pri kio oni ankoraŭ balotas. Kvankam jam klaras, ke de mi subtenata balotopcio malvenkas, ĝis fino de la baloto oni ne rajtas propravole ion ŝanĝi en la vikipedio. Eble vi simple ne atentis pri fino de baloto? Amike, Alauxdo 23:35, 13. Mar 2006 (UTC)


Ĉu vi celis min? Per kio? Narvalo 05:45, 14. Mar 2006 (UTC)
Kiu ĵus movis George BUSH al George Bush? Feoj? Le Hibou 16:41, 14. Mar 2006 (UTC)
Ĉi vi pensas, ke post la baloto, en kiu venkis la minuskligo? Narvalo 17:24, 14. Mar 2006 (UTC)
Mi konsentas kun Alaŭdo pri la kazo de Petro. Tamen, mi volas defendi Narvalon kontraŭ la ĵusaj atakoj de Marek kaj Alaŭdo. Mi ne povis trovi ion kritikendan en la agado de Narvalo dum la pasintaj semajnoj. Mi ja scias, ke tuj post la ekdiskuto pri majuskligo li malbone agis jam aplikante novajn regulojn sen ke estis interkonsento. Sed mi pensas ke post tio li ne plu faris ion similan. Aŭ ĉu okazis io pri kio mi ankoraŭ ne scias? Marcos 09:25, 14. Mar 2006 (UTC)
Mi menciis Narvalon flanke al Petro ĉefe tial, ĉar li plenumas unu el tiuj kondiĉoj, kiujn mi skizis supre, nome ke estas administranto, sed tamen foje rompas eĉ bazajn regulojn vikipediajn. Ĉe Petro mi konstatis ankaŭ misuzon de administranto-rajtoj, sed tio ne nepre devas esti ankaŭ la kazo de Narvalo. El la lastaj "fuŝoj" faritaj de Narvalo atentindas ĉefe liaj redaktoj en Na (prepozicio) (ne nur la kelkaj lastaj, sed ankaŭ jam pluraj antaŭaj), en kiu li oftege enmetadis proprajn opiniojn aŭ eĉ reagojn al miaj komentoj rekte en la artikolan tekston, kvazaŭ ĝi estus ia diskutpaĝo. Alia ekzemplo estas la nun iomete supre menciita, kaj liaflanke ankoraŭ neklarigita nek korektita movo de George BUSH al George Bush. Jes, certe ni ĉiuj eraras, sed plej malbone estas, se oni ne kapablas (aŭ eĉ ne volas) lerni laŭ siaj antaŭaj eraroj. Kaj ĝuste tia estas bedaŭrinde ankaŭ la kazo de Narvalo - mi plurfoje atentigis lin, ke li ne skribu proprajn opiniojn en la paĝon, sed unue proponu kaj pridiskutu ilin en la diskutpaĝon - tamen, ties ekziston li ŝajnas kvazaŭ eĉ ne konscii :o) Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:04, 16. Mar 2006 (UTC)
Intertempe, mi subtenas la opinion de Marek. Narvalo enigis diskuteron (atakon kontraŭ mi) en Vikipedio:Baloto pri majuskligo de familiaj nomoj, kaj mi devis movi ĝin al la diskutpaĝo. Poste, kiam mi kaj Robert Weemeyer estis respondintaj kritike al lia atako, li simple forigis la tutan parton de la diskuto. Estas kutimo en ĉiuj Vikipedioj konservi ĉiujn diskutojn sur diskutpaĝoj, kaj Narvalo rompis tiun bonan kutimon. Ankaŭ mi nun demandas min, ĉu li vere estas sufiĉe fidinda Vikipediisto por esti administranto. Marcos 12:36, 17. Mar 2006 (UTC)
Mi ege bedaŭras ke iuj administrantoj ne respektas la difinitajn regulojn. Estus vere triste se ni devus maladministrantigi iun. Mi preferus ke la admonitulo(j) simple pli atentos respekti la regulojn. Ni ĉiuj uzantoj priatentu la agojn de la administrantoj kaj sevi rimarkas ke iu malbone kondutas, bonvolu puiblike sciigi tion kaj ni sendos averton ke la kulpulo povos perdi siajn adm. rajtojn. Arno Lagrange  09:39, 14. Mar 2006 (UTC)

Mi opinias, ke Petro kaj aliaj estas pasiemaj pri la Vikipedio, eble iufoje tro. Ankaŭ, ni (la Esperanto-Vikipedio) mankas bonajn regulojn kaj gvidliniojn pri ĝusta konduto, ja pri kio estas minimuma kvalita artikolo kaj kio estas fuŝaĵo, ktp. Kio estas la rolo de administranto? Ni ĉiuj celas bonkvalitan Vikipedion, tamen ni havas malsamajn fojojn por atingi tion. Petro kreas belajn plenajn artikolojn, kaj mi ne volas vidi lian foreston. -- Yekrats 14:45, 14. Mar 2006 (UTC)

Estas vere, ke ĝis nun mankis reguloj por administrantoj. Pro tio estus tro akre nun tuj maladministrantigi Petron. Sed nun necesas ke ni kune kreu tiajn regulojn, kaj ke ĉiuj administrantoj eksekvu ilin. Sur Vikipedio:Reguloj pri forigado jam estas proponoj miaj pri la rolo de administrantoj (ĝi enhavas ideojn, kiujn multaj aliaj ankaŭ subtenis ĉi tie). Mi esperas ke post iom da diskuto tie, ni povas konsenti pri iuj reguloj, kiuj de tiam ekvalidu (sed kompreneble la reguloj estos ŝanĝeblaj, se oni prezentas bonajn argumentojn kaj trovas konsenton).
Tute alia temo estas la iom malbona konduto de Petro kiel normala uzanto (do ne uzante apartajn administrantajn rajtojn). Temas pri kontraŭreguloj movoj (ekz-e de Stanislav Kostka NEUMANN al Stanislav Kostka Neumann), pri lia kreado de artikoloj kiel maniero ridindigi aliajn artikolojn (ekz-e emiko), pri lia enmeto de neenciklopedia teksto en na (prepozicio) kaj pri lia plurfoja restarigo de stile pli malbona versio de artikolo (ekz-e Borobuduro). Gravas ke la aliaj Vikipediistoj povas fidi al la administrantoj, do gravas ke la administrantoj tre singarde agadas en la Vikipedio, eĉ kiam ili ne uzas siajn apartajn rajtojn. Mi do esperas ke la konduto de Petro iom ŝanĝiĝos. Se li daŭre kondutos malbone, eĉ se temos nur pri agoj ne-administrantaj, necesos maladministrantigi ĝin. Sed mi daŭre esperas ke tio ne necesos. Kaj plej grave mi esperas ke li daŭre kontribuos per liaj bonaj longaj artikoloj. Marcos 15:58, 14. Mar 2006 (UTC)
Tute prave, kaj mi konsentas kun Marcos. Li trafe esprimis kion ankaŭ mi celis diri. Se oni estas administranto, oni samtempe devas esti ankaŭ modela normalnivela uzanto. Se oni ne estas tia, bedaŭrinde ne taŭgas ke oni estus administranto - ĉar tiuj homoj donu ekzemplon al aliaj. Ankaŭ mi tre estimas Petron pro liaj pluraj elstaraj artikoloj kaj multe da alia kontribuado, sed samtempe malestimas lin pro la troa fojfoja liberkondutemo kaj forta antaŭenigado de sia vidpunkto sen respekto de aliaj kaj foje eĉ irante kontraŭ la reguloj. Mi ankaŭ ne celas vidi lian foriron. Mi nur volis atentigi pri tio, ĉu taŭgas, ke tia homo estu administranto, do persono kiu estis disponigita per specialaj rajtoj pro la kredemo de la ceteraj uzantoj, ke li estas bona kaj modela uzanto por ĉiuj aliaj. Tia homo laŭ mi li bedaŭrinde laŭ la nuntempa stato ne estas. Kaj tial origine alvenis mia propono. Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:09, 16. Mar 2006 (UTC)

Vikipediisto:Narvalo ŝanĝis la regularon pri vortordo en hungaraj nomoj sen antaŭa konsento. Vidu pri tio mian proteston. -- Robert Weemeyer 02:49, 30. Mar 2006 (UTC)

Vikipediisto:Petr Tomasovsky nomas aliajn vikipediistojn "nenionfarantoj", "malhelpantoj". Vi povas komenti tion ĉe Vikipediista diskuto:Petr Tomasovsky#Malafablaj vortoj pri aliaj vikipediistoj. -- Robert Weemeyer 10:01, 1. Apr 2006 (UTC)