Vikipedia diskuto:Titoloj de artikoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivoj
Arkivoj

Pri "Transliterumo"[redakti fonton]

  • Por la Tajvana: Bopomofo

Mi pensas, ke ĉi tio estas simpla eraro: bopomofo estas nerilata ĉi tie ĉar ĝi ne estas latiniga sistemo. Oni baze uzu pinyin-on por ĉinlingvaj fontaj vortoj krom se la vorto estus konata de alia latinliterumo. Ĉar ĉi tio estas oficiala regulo en E-Vikipedio, mi volas aŭskulti la konsilon de administranto pri forigi ĉi tiun sentencon.

  • Por la Japana: Hepburn’’

Kiom da potenco havas la regularo skribita ĉi tie? Ĝi diras uzi "Por la Japana: Hepburn"-on. Do, ĉu oni povas alinomigi tutajn artikolojn de japana-relataj artikoloj, kiuj estas nomigitaj de ne-oficiala metodo? Ĉi tiu estas alia ol la diskuto pri esperantigo de la koncernaj lingvaj vortoj aŭ ne. Mi opinias, ke ni bezonas plu detalajn regulojn por la transskribado. Estas klarifo en PMEG ke:

Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la Latina, oni normale devas transskribi la nomon per Latinaj literoj. Tiam oni povas uzi oficialan (aŭ ofte uzatan) manieron transskribi el la koncerna lingvo, aŭ oni povas transskribi laŭ la Esperanta alfabeto. Oni elektu transskribon taŭgan laŭ la cirkonstancoj. Se la eblo elparoli estas tre grava, skribo laŭ la Esperanta alfabeto (aŭ eĉ plena Esperantigo) povas esti preferinda. Se rekono de la skriba formo estas grava, verŝajne ia transskribo laŭ oficiala sistemo estas pli bona.

Vikipedio estas skribata enciklopedio. Rekono de la skriba formo estas konsiderata grava. Do, oficialaj aŭ ofte uzataj manieroj, kiel Transskribo Hepburn en japanaj stacidomoj, Hanyu Pinyin en ĈPR, ktp. estas prefebraj pli ol esperantoliteruma transskribo sen interkonsento por reguli la nomado de vikipedio (vd. Diskuto:Transskribo de la japana lingvo en Esperanton). Do, mi ne kontraŭas la nunan regulon sed oni aldonu tiel kondiĉoj kiel,

  • Tamen, kiam japanaj homo aŭ aro jam deklaris ilian nomon kun latin-alfabeto, vikipediistoj ne povas ŝanĝi la literumon sen antaŭdiskuto (eĉ se ili estus Kunrei aŭ Esperanto-alfabeta). Plue, ne estas ĝuste ŝanĝi la nomon jam esperantigitan oficiale aŭ motriatan en esperanta vortaro.

Dankon por legi ĝin, --Salatonbv (diskuto) 03:14, 21 Jun. 2013 (UTC)

Kvankam la sekva sekcio unufoje estis kreita, la daŭro de ĉi tiu diskuto estas en Vikipedio:Diskutejo (kun la sekcititolo: Latiniga maniero por titoloj de artikoloj). Kiam tio estos malnoviĝinta, ĝi estos en la Vikipedio:Diskutejo/Arkivo, kaj bonvolu uzi ĉi tiun diskutopaĝon por denove rekomenci la diskuton pri la sekcio en Vikipedio:Titoloj de artikoloj.--Salatonbv (diskuto) 21:18, 6 Jul. 2013 (UTC)

✔ Farite La diskuto finis. Nun la nova sekcio estas VP:TA#Nomoj kaj vortoj de aliaj skribsistemoj. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 00:15, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

Nomoj de monatoj…[redakti fonton]

estu skribitaj kun majuskloj laŭ PMEG 15.01 § 35.5 p. 556, ĉar “Monatonomoj estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe ili estas do skribataj kun komenca majusklo„. Mi ŝatus scii kiel kaj kiam okazis la decido uzi minusklojn en Vikipedio. Kiu scias tion, kaj kial? — Aleks ANDRE (diskuto) 05:49, 18 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Bestaĉo aŭ monstro ?[redakti fonton]

(...) sensufiksajn titolojn antaŭ sufiksohavaj: artikolo je besto, redirektado je bestaĉo--->redirektas al aŭ 'je'(?) 'MONSTRO' !--Alifono (diskuto) 15:54, 12 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Nove Proponata Regulŝanĝo[redakti fonton]

Mi starigis novan proponantan regulŝanĝon. Bonvolu voĉdoni kaj komenti. -Osho-Jabbe (diskuto) 03:20, 14 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Realaj kaj fikciaj personoj[redakti fonton]

En Vikipedio:Titoloj de artikoloj#Titoloj estas skribite:

Citaĵo
 Titoloj

Ĝenerale la titolo de artikolo pri persono ne enhavu titolojn (nom-aldonaĵojn) de la persono (kiel Papo, Reĝino, Caro, Pastro, Sir, DamoDon):

Tiaj titoloj tamen ja estu menciataj en la artikolo mem. 

Tio estas tute bona por realaj personoj, sed la ekzemploj enmiksas tute alian kategorion: Fikciaj personoj. Por ili validas tute aliaj reguloj.

Mi proponas pliprecizigi kaj pliampleksigi la tekston tiel:



Titoloj[redakti fonton]

Realaj personoj[redakti fonton]

Ĝenerale la titolo de artikolo pri persono ne enhavu titolojn (nom-aldonaĵojn) de la persono (kiel Papo, Reĝino, Caro, Pastro, Sir, DamoDon):

Malofta escepta kazo estas religia aŭ artista nomo kiu havas titolon kiel nemalhavebla parto, ekz-e Abbé Pierre, Patrino Teresa, Frato Roger; Lady Gaga, DJ Abdel, Dr. Alban.

Fikciaj personoj[redakti fonton]

Artikolo pri fikcia persono havu la nomon per kiu la fikciulo estas plej ofte konata. Tre ofte tiu nomo enhavas titolon, ekz-e:

Ofte ilia "civila" nomo estas malbone aŭ tute ne konata, ekz-e "Archibald Haddock". Se konata, ĝi estu menciata en la artikolo mem.

La ĉefrolulo de iu verko (libro, filmo, bildstrio, televida serio, ...) ofte havas la saman nomon kiel la verko mem, ekz-e Don Kiĥoto, Doctor Who. Tiam unu sama artikolo ofte servas samtempe kiel artikolo pri la rolulo kaj kiel artikolo pri la verko, sed oni uzu malsamajn alfabetigojn por malsamaj kategorioj. En kategorioj pri verkoj, la alfabeta ordigo estu laŭ la plena artokolnomo:

[[Kategorio:Hispanlingvaj romanoj|Don Kiĥoto]]

[[Kategorio:Britaj televidaj serioj|Doctor Who]]

En kategorioj pri fikciuloj, la alfabeta ordigo estu laŭ la nomo kun postmetita titolo:

[[Kategorio:Fikciaj hispanoj|Kiĥoto, Don]]

[[Kategorio:Fikciaj kosmoveturantoj|Who, Doctor]]


Jes ni uzu nomon kiu funkcias en literaturo. Mi ne vidis ke ni havas Kiĥoto - malbone laŭ mi. Sed mi ne konsentas kun miksado en unu artikolo kategorion pri verkoj kaj pri fikciaj personoj. Poste aŭtomatoj malbone funkcias do ni bezonas artikolojn pri d:Q480 kaj pri d:Q944201 Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:54, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi konscias ke tio ne perfekte bonas, sed konstatas ke fakte tre ofte estas tiel. Kiam oni priskribas, ekz-e, malmulte konatan infanlibreton kun sama nomo kiel la ĉefrolulo, ekz-e Bamse, tiam vere ne havas sencon disdividi tion al 1 artikolo pri la libro kaj 1 pri la rolulo. En ĉi tiu kazo tamen, Don Kiĥoto (libro) kaj Don Kiĥoto (rolulo) estas sufiĉe gravaj ke ili meritas apartajn artikolojn. Amike, Moldur (diskuto) 16:14, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]


Se vi konsentas kun mia propono pri precizigoj, mi tuj poste alinomos de Kiĥoto al Don Kiĥoto. Alie ne necesos multaj ŝanĝoj, ĉar ĝenerale ekzistantaj artikoloj pri fikciuloj jam nun sekvas la proponitajn regulojn.

Se neniu protestos, mi faros la proponitajn ŝanĝojn. - Moldur (diskuto) 09:31, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Neniu protestis, mi faras la proponitajn ŝanĝojn. - Moldur (diskuto) 10:50, 15 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Eŭropaj ciferoj => arabaj ciferoj[redakti fonton]

Mi volas ŝanĝi, ĉar eŭropaj ciferoj ne ezistas. Eĉ nia artikolo estas titolata Arabaj ciferoj. VladimirPF (diskuto) 13:43, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]