Frato Roger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frato Roger
Persona informo
Frère Roger
Naskonomo Roger Louis Schütz-Marsauche
Naskiĝo 12-an de majo 1915 (1915-05-12)
en Provence, Vaŭdo,  Svislando
Morto 16-an de aŭgusto 2005 (2005-08-16) (90-jaraĝa)
en Taizé, Saône-et-Loire,  Francio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pikvundo vd
Tombo Burgonjo vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco SvislandoFrancio vd
Alma mater Faculté de théologie protestante de Strasbourg • Universitato de StrasburgoUniversitato de Laŭzano vd
Profesio
Okupo teologo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roger Louis SCHUTZ-MARSAUCHE, konata kiel Frato Roger, france Frère Roger [roĵe] (naskiĝis la 12-an de majo 1915 en Provence, Vaud [vo], Svislando; mortis la 16-an de aŭgusto 2005 en Taizé [teze], Bourgogne, Francio) estas la fondinto de la Taizé-Komunumo, ekumena kristana kunularo[1]. Li vive esperis "baldaŭan restarigon de la videbla unueco inter ĉiuj kristanoj", sed volante "vivi ĉi tion sen rompi kun iu ajn"[2].

Lia vivo[redakti | redakti fonton]

1940: juna Sviso, 25-jaraĝa, kies patrino estis de franca deveno, precize el la regiono Bourgogne (Burgonjo), decidis vivi en Francio, tiutempe okupita far la nazioj. "El Ĝenevo, mi iris bicikle Francien, kaj serĉis domon por tie preĝi, por tie akceptadi homojn kaj por estigi, iun tagon, tiun kunularan vivadon." Li elektis malgrandan vilaĝon en Burgonjo, nome Taizé, kie la loĝantaro lin varme akceptis, por vivi. Tie li iom post iom kreis unu el la plej alte taksataj kaj influaj ekumenaj kristanaj organizoj, la Komunumo de Taizé. Il recivis la Karola Premio en 1989.

Lia morto[redakti | redakti fonton]

Li mortis en Taizé, mardon, la 16-an de aŭgusto 2005, tuj post la 20-a kaj duono; li estis murdita de rumana ŝtatanino 36-jaraĝa dum la komuna preĝado. La agreso (tri frapoj per tranĉilo en la gorĝon kaj al la ŝultro) okazis dum la vespera preĝo, kiam proksimume 2500 junuloj ĝin partoprenis. Multaj el ili paŭzis en Taizé, survoje al la Monda Junulara Tago en Kolonjo. La murdintino (Luminiţa Roxandra Sulcan) aĉetis la tranĉilon jam antaŭ la ago en Cluny [kluni], do ŝi ŝajnas esti planinta la fiagon. Ŝi estas skizofrenia kaj aperas sur la listo de la rumana Menshigiena Ligo.

La funebraĵo okazis la 23-an de aŭgusto 2005. Horst Köhler, la prezidento de la Federacia Respubliko Germanio kaj Nicolas Sarkozy, franca ministro de enlandaj aferoj, do ankaŭ de la kultoj, ĉeestis la ceremonion samkiel reprezentanto de la rumana registaro. La kunularo kaj amikaro de Frato Roger, inter kiuj troviĝis Jean-Marie Lustiger, antaŭe ĉefepiskopo de Parizo, partoprenis la diservon en la grandega preĝejo el ligno en Taizé, dum ankaŭ miloj da fideluloj ĉeestis ĝin dank'al ekranego ekstere de la preĝejo. Walter Kardinalo Kasper, la prezidanto de la Vatikana Koncilio por la unuiĝo de la kristanaro, kiu kuncelebris la diservon kune kun kvar aliaj pastroj de Taizé, diris dum la homilio : "Jes ja, la printempo de la ekumenismo floris sur la monteto de Taizé." Krom la religiaj dispartigoj, frato Roger ankaŭ abomenis la dispartigon inter riĉuloj kaj povruloj. "Ĉiuj formoj de maljusteco aŭ neglekto faris lin tristega" diris Kardinalo Kasper. Prioro Alois Leser, katolika pastro el Germanio kaj posteulo de Frato Roger, preĝis pri la pardono: "Kun Kristo sur lia kruco, ni diras al Vi, Patro, pardonu al ŝi, ĉar ŝi ne scias, kion ŝi faris."

La posteulo[redakti | redakti fonton]

La posteulo de Roger kiel estro de la Taizé-komunumo nomiĝas Frato Alois Leser: li estas katoliko kaj germano. Frato Roger mem nomumis lin antaŭ kelkaj jaroj.

Frato Roger en Taizé (2003)

Libroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Komunumo de Taizé

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) (en) Taizé : un autre œcuménisme ? II-Histoire de la Communauté [Arĥivo de Internet Archive ], Fédération protestante de France, la 10-an de junio 2006.
  2. (fr) Intervjuo kun kardinalo Walter Kasper en L'Osservatore Romano, 15/08/2008: Roger Schutz, il monaco simbolo dell'ecumenismo, franca traduko en: La Documentation catholique, n-ro 2415, 01/04/2009 (frato Roger, simbolo de 'spirita ekumenismo)