Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Ŝanhajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pejzaĝo de Ŝanhajo

Ŝanhajo (ĉinlingve: 上海 pinjino=Shànghǎi, loka dialekta prononco=Zånhae [z̥ɑ̃̀hé], estas la plej multe loĝigita urbo en Ĉinio. Kiel mondeca urbo, Ŝanhajo prenas influon super komerco, financo, kulturo, arto, modo, esploro kaj distro. La urbo situas en la orienta Ĉinio, ĉe la meza parto de la ĉina marbordo kaj ĉe la buŝo de la Jangzio Rivero.

Unue fiŝista kaj teksaĵa urbo, Ŝanhajo kreskis al graveco en la 19-a jarcento pro sia favora havena loko kaj kiel unu el la urboj malfermitaj al fremda komerco de la Traktato de Nankino (1842). La urbo viglita kiel centro de komerco inter la orienta Azio kaj la okcidento, fariĝis transnacia nabo de financo kaj komerco de la 1930-aj jaroj.[1] Post 1990, la ekonomia reformo enkondukita de Deng Xiaoping grave influis la urbon. En 2005, Ŝanhajo fariĝis plej granda karga haveno de la mondo.[2]

La urbo estas turisma celloko fama pro siaj historiaj orientiloj kiel la Bordo (外滩) kaj Urba Dio Templo (城隍庙), ankaŭ per sia moderna kaj iam ajn-vastiganta Pudong horizonto inkluzive de la Orienta Perlo Turo (东方明珠). Hodiaŭ, Ŝanhajo estas la plej granda centro de komerco kaj financo en metropoloj de Ĉinio kaj estis priskribita kiel la «modelo» de plej rapide kreskanta ekonomio en Ĉinio.[3][4]

Ŝanhajo sukcese okazigis Mondan Ekspozicion en 2010, allogante 73 milionan vizitantaron.[5]

Etimologio kaj Nomo

La du ĉinaj karakteroj en la nomo de la urbo estas 上 (shàng) 'supra' kaj 海 (hǎi) 'maro' kio kune laŭvorte signifas 'Supra Maro'. La plej frua mencio de ĉi tiuj nomoj okazis dum ...

Referencoj

  1. (en)expat.com/Article139.phtml Ekvido pri Ŝanhajo de 1930-aj jaroj
  2. (en)"Registara retejo de Ŝanhajo"
  3. (en)Kapitalisma Modela Fenestro de Ĉinio
  4. (en)Ŝanhajo kaj Suzhou el La Hinda Komerca Linio
  5. (en)-world-expo-xinhua-news-agency-exhibits?_s=PM:WORLD Finiĝo de la Monda Ekspozicio 2010