Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Germanio[redakti fonton]

Tro mallonga, kun pluraj sekcioj preskaŭ tute senenhavaj. Ekzemple Kulturo enhavas nur ligilon al Kuirarto de Germanio, Politiko kaj Ekonomio enhavas informojn senordajn, ktp.--RG72 (diskuto) 06:13, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Por[redakti fonton]

Kontraŭ[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ĉar ĝi pliboniĝeblas. Sed estas grava temo, kun ampleksaj kaj tre zorge redaktitaj partoj, kvankam ne ĉiuj. Ekzemple Kulturo, sed tio laŭ la tempo estas farota.--kani (diskuto) 17:30, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉiu artikolo plibonigeblas kaj multaj gravas. Sed marko Leginda signifas ne gravecon, sed kvaliton. Ĝi diras al leganto ke tiu ĉi artikolo estas fidinda kaj sufiĉe plena por akiri sciojn pri la temo. Ĉi-foje ĝi estas erara kaj misgvida. Do unue oni forigu la markon, du plibonigu la artikolon kaj nur trie restarigu la markon.--RG72 (diskuto) 17:48, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Mi opiniis la artikolon interesa, konciza, klara. --Dominik (diskuto) 18:00, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi opinias "interesa kaj klara" priskribi la plej fortan ekonomion de Eŭropo en du frazoj kun referenco al datumoj de 2008? Ĉu la grandega germana kulturo meritas esti priskribata en unu frazo "Vidu artikilon Kuirarto de Germanio"? Ĉu vere? Do kiel devas aspekti normala, ne "leginda" artikolo? Ĉu sufiĉas skribi "Germanio estas eŭropa lando kie loĝas ĉefe germanoj"?--RG72 (diskuto) 04:53, 29 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Kiam mi iras al vendejo Lidl, mi pli interesiĝas pri ekz. Nurenbergaj kolbasoj ol pri aliaj kulturaj aferoj de Germanio (ŝerco). --Dominik (diskuto) 05:24, 29 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Tamen senŝerce komenti mankon kostas tiom da penoj kiom plibonigi artikolon. Mi plibonigos tiujn mankojn kiam mi havos tempon.--217.124.181.79 08:14, 29 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ŝajne ne multaj voĉdonas favore al forigo de leginda statuso (kvankam ankaŭ nemultaj male). Tiele, retenante tiun averton dum la artikolo estas Artikolo de la semajno estas iom malĝentila. Oni povus forigi ĝin dume.--kani (diskuto) 18:02, 2 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Krome jam estas enhavo en Kulturo kaj same oni povas plibonigi la ceterajn mankojn.--kani (diskuto) 18:40, 2 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
  1. Kontraŭ Kontraŭ: La MEP ĝis nun estis de 2008, kaj tio prave kritikindas, ĉar intertempe estas ciferoj de 2013. Sed tio ne estas kialo forpreni statuson de legindeco, sed rapide solveblas per redakteta aktualigo de la ciferoj kaj koncerna pli nova referenco. Tion mi ĵus faris. Eble mi jam ne plu prijuĝas la origine kritikatan artikolon, ĉar mi laŭ la hodiaŭa stato vidas ekzemple tute ampleksan sekcion pri "ekonomio kaj industrio", kiu eble ampleksiĝis post la markigo fare de RG72, sed laŭ la nuna stato ĝi jes ja principe legindas (kvankam mi ĵus trovis du stultajn tajperarojn kaj eble estas ankoraŭ pliaj, sed ankaŭ unuopaj tajperaroj facile forigeblas). ThomasPusch (diskuto) 15:59, 3 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Detenas[redakti fonton]

Komentoj[redakti fonton]

Komento Komento: Kani pravas ke "retenante tiun averton dum la artikolo estas Artikolo de la semajno estas iom malĝentila". Sed precipe la atento kiun la teksto ricevis en tiu ĉi semajno, kaŭzis tiom fortan prilaboron ke vere la komenca kritiko de RG72 ne plu trafas la nunan situacion. ThomasPusch (diskuto) 09:48, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Rezulto[redakti fonton]

  • 0 Por Por:
  • 3 Kontraŭ Kontraŭ:
  • 0 Sindetena Sindetena:

La artikolo ne estis ekslegindigita. --ThomasPusch (diskuto) 09:48, 5 okt. 2016 (UTC)[Respondi]


La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.