Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Schuhplattler
El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Schuhplattler[redakti fonton]
Plena artikolo pri la bavara popola danco. --Lingveno (diskuto) 06:32, 25 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Por[redakti fonton]
- Por: --Lingveno (diskuto) 06:32, 25 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: . Ilja Drakonov (diskuto) 08:32, 31 jul. 2016 (UTC).[Respondi]
Kontraŭ[redakti fonton]
- Kontraŭ:
Detenas[redakti fonton]
Sindetena:Saluton! Mi detenas min pro la sama kialo. La artikolo enhavas nefacile kompreneblajn frazojn, precipe en la sekcio "La Schuhplattler hodiaŭ" (indas poluri ĝin). Alia kialo: por neparolantoj de la germana (mi, ekz.) la vorto schuhplattler estas neprononcebla... Do indas aldoni prononc-manieron; alia kialo: manko de Esperanta traduko; eĉ se mi legus la artikolon kaj trovus ĝin leginda, nur malfacile mi povus paroli pri la danco al aliuloj, pro manko de vorto. Indas aldoni, eĉ se provizore, Esperantan formon de la nomo de la danco. Nun mi havas neniun proponon, pardonon. Sincere --Vikiano (diskuto) 13:48, 5 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
- Ekzempla neklaraĵo: En 1838, la imperiestrino de Rusio estis honorita kun Schuhplattler fare de la loĝantoj de la banurbo de Wildbad Kreuth[7], kaj la aristokrataro, fascinita per la strangaj kostumoj kaj kuriozaj postkuroj de la popola danco, komencis interesiĝi en la danco. Se mi bone komprenis la sencon, mi proponus la jenan reverkon: En 1838 la imperiestrino de Rusio estis honorita pro Schuhplattler-dancado fare de la loĝantoj de la banurbo Wildbad Kreuth[7]. La aristokrataro, fascinita de la strangaj kostumoj kaj kuriozaj movoj de la popola danco, komencis interesiĝi pri ĝi. Bedaǔrinde mi ne povas nun trapoluri la artikolon. Amike, --Vikiano (diskuto) 13:58, 5 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
- Schuhplattler ne havas esperantan tradukon, do necesas havi ĝin tiel. --Lingveno (diskuto) 14:27, 5 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
- Mi komprenas, do eble oni aldonu almenaǔ la prononc-manieron. Danke --Vikiano (diskuto) 15:41, 5 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
- Via konto estis kreita antaŭ nur 38 tagoj, do, laŭ Vikipedio:Baloto, vi ne rajtas baloti. Sed mi ja legis vian komentarion kaj aldonos la prononcon. --Lingveno (diskuto) 15:47, 5 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
- Mi hontas! Kaj elkore pardonpetas! Estas vere tute ne dece rompi regulojn! Mi tute ne celis tion... Mi atendos la pason de la tri monatoj... bonvolu malkonsideri ĉiujn voĉojn donitajn de mi... ili estas ja nevalidaj.--Vikiano (diskuto) 15:58, 5 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
- Via konto estis kreita antaŭ nur 38 tagoj, do, laŭ Vikipedio:Baloto, vi ne rajtas baloti. Sed mi ja legis vian komentarion kaj aldonos la prononcon. --Lingveno (diskuto) 15:47, 5 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
- Farite, mi ĵus aldonis prononcon. --Lingveno (diskuto) 04:24, 6 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
- Mi komprenas, do eble oni aldonu almenaǔ la prononc-manieron. Danke --Vikiano (diskuto) 15:41, 5 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
- Schuhplattler ne havas esperantan tradukon, do necesas havi ĝin tiel. --Lingveno (diskuto) 14:27, 5 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Komentoj[redakti fonton]
Komento:
Rezulto[redakti fonton]
- Por: 2
- Kontraŭ: 0
- Sindetena: 0
La artikolo estis elektita kiel leginda. --Lingveno (diskuto) 11:46, 15 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.