Viktor Gertler
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Viktor Gertler, hungare Gertler Viktor estis hungara reĝisoro, scenaristo, instruisto kaj profesoro. Lia frato estis Endre Gertler.
Viktor Gertler naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1901 en Budapeŝto - mortis la 5-an de julio 1969 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Viktor Gertler frekventis aktoran lernejon de Szidi Rákosi, poste li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Pécs), sed tie li ankaŭ reĝisoradis. Inter 1927-1933 li estis en Berlino, kie li ricevis diversajn taskojn (ankaŭ reĝisorajn) en filmoproduktoj. Dum la 2-a mondmilito li vivis en Bruselo, kie li eldonis sian membiografion, poste li estris filman lernejon en Budapeŝto, poste inter 1948-1954 li ankaŭ instruis en la ĉeflernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1957, poste en 1966 alian premion.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 29 kinejaj filmoj inter 1936-1968, ekzemple A férfi mind őrült 1937; Állami Áruház, 1953; Én és a nagyapám (Mi kaj mia avo), 1954; Surveturo, 1955; Dolarpaĉjo, 1956; Láz (Febro), 1957; Vörös tinta (Ruĝa inko), 1958; Az aranyember (La orohomo), 1962