Viktoro de Vita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktoro de Vita
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 429 (0429-11-30)
Morto 30-an de novembro 489 (0489-11-30) (60-jaraĝa)
en Sardio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo pastro • historiisto de kristanismo • historiisto vd
Verkado
Verkoj History of the Vandal persecution vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viktoro de vita (latine: Victor Vitensis; 430 ĉirkaŭ – post 484 estis episkopo de la afrika provinco de Bizacena, Aŭtoro de la Historia persecutionis Africanae Provinciae, temporibus Geiserici et Hunirici regum Wandalorum, la precipa samtempa atesto pri la kontrraŭniceaj politikoj de la ariana regno de Vandaloj.

Dekomence dividita laŭ kvin libroj, la verko estas hodiaŭ publikigita laŭ tri, kies la unua, kiu okupiĝas pri la regno de Genserico (427-477), estas resumo de aliaj verkoj, dum la restantaj du, kiuj kovras la regnon de Unnerico, estas la rezulto de la atestoj de Viktoro.

Spite de fojaj troigoj en liaj priskriboj, malmultas la eventoj rakontitaj kaj neokazintaj.

Viktoro lanĉas lumon sur la religiaj kaj sociaj kondiĉoj de Kartago kaj pri la afrika liturgio de tiu epoko. Lia historio entenas multajn dokumentojn alimaniere ne alireblaj, kiel la kredokonfeso de la ortodoksaj episkopoj, inter kiuj sankta Eugeno de Kartago, prezentita al al Unnerico dum la ariana-katolika sinodo de 484.
Du dokumentoj– Passio beatissimorum martyrum qui apud Carthaginem passi sunt sub impio rege Hunerico kaj Notitia Provinciarum et Civitatum Africae – kiuj origine estis inkluzivitaj en la vero, eble ne apartenas al Viktoro; la unua povus estis verko de lia samtempulo, dum al dua listigas la katolikajn episkopojn kunvokitajn al la sinodo de 484] laŭ la geografiaj zonoj de iliaj sidejoj.

En la Katolika Eklezio kaj en iuj ortodoksaj eklezioj Viktoro de Vita estas kultata kiel sanktulo kaj festata la 23-an de aŭgusto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]