Saltu al enhavo

Vila Flor (Bragança)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vila Flor
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 697  (2011) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 7° 9′ U (mapo)41.3-7.15 [+]
Areo 266 km² (26 600 ha) [+]
Vila Flor (Portugalio)
Vila Flor (Portugalio)
DEC
Situo de Vila Flor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Flor [+]
vdr

Vila Flor estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 2 269 loĝantoj, en la sudokcidento de la Distrikto Bragança, en la subregiono Terras de Trás-os-Montes de la norda regiono.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Vila Flor, kun 265,81 km² de areo kaj 6.050 loĝantoj (2021), subdividita en 14 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Mirandela, oriente kun Alfândega da Fé, sudoriente kun Torre de Moncorvo kaj okcidente kun Carrazeda de Ansiães.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko, en la epoko de kastrumoj kaj dum la Romia Imperio (romiaj vojoj). La areo estis konkerita en la 1060-aj jaroj. Kadre de tiu konkero fare de kristanoj, la loĝlokon oni fondis fine de la 11-a jarcento, kadre de la politiko de reloĝado de la teritorio promociita de la reĝoj de Leono.

La sidejo de la municipo estis dekomence konata kiel "póvoa de além Sabor" (trans Sabor), ĉar ĝi estis trans tiu rivero rigardite el la regno Leono. Ene de la praregno Condado Portucalense, ĝi iĝis parto de portugala teritorio dum ĝia politika memstarigo.

Porta Sul (Suda Pordego) aŭ Arko de Don Denizo.

La loknomo Vila Flor estis referencita dokumente, por la unua fojo, en la foruo aprobita de Denizo la 1-a (1279-1325), kiu altigis la loĝlokon al la kategorio de vila (urbeto), la 24an de Majo 1286. Laŭ loka tradicio, tiun reĝon survoje al sia fianĉino, Dona Isabel, impresis la bela pejzaĝo kaj la varieco de naturaj floroj (Vila Flor = Urbeto de Floroj).

En 1295, la monarko konstruigis la muregon de la urbeto. Origine tiu havis kvin pordegojn, el kiuj restas apenaŭ restaĵoj de unu, nomita Porta Sul (Suda Pordego) aŭ Arko de Don Denizo, 4 metrojn alta, defendita per du turoj duoncirklaj.

La loko pliiĝis fine de la mezepoko kiam akceptis judajn familiojn forpelitaj de aliaj regnoj de Eŭropo, kaj ĉefe el Hispanio, kaj tial disvolviĝis agrikulturo, komerco kaj industrio de tanado kaj juvelarto.

Dum la regado de Manuelo la 1-a (1495-1521), la monarko aprobis foruon nomita Foral Novo (4a de Majo 1512), reformanta la antaŭan. La nova politiko kontraŭ judoj en Portugalio tiam forpelis tiun loĝantaron, kio kondukis al abandono de domoj kaj metioj kaj finfine al la dekadenco de la urbeto.

La pilorioj kaj foruoj simbolas la aŭtonomecon de la tiamaj municipoj kaj atestas pri la administraciaj ŝanĝoj.

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 12 000 loĝantojn en la 1950-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 6 000; tio estas, oni perdis duonon.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Vila Flor havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Vila Flor.
  • Assares e Lodões
  • Benlhevai
  • Candoso e Carvalho de Egas
  • Freixiel
  • Roios
  • Samões
  • Sampaio
  • Santa Comba de Vilariça
  • Seixo de Manhoses
  • Trindade
  • Vale Frechoso
  • Valtorno e Mourão
  • Vila Flor e Nabo
  • Vilas Boas e Vilarinho das Azenhas

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pilorioj de Freixiel; de Vila Flor; de Vilas Boas;
  • Antikva Pendumejo de Freixiel
  • Kastelo (arko de murego, nome Arco de D. Dinis), ĉefpreĝejo, preĝejo Misericórdia kaj Municipa Muzeo Berta Cabral de Vila Flor
  • Romia Fontano
  • Statuo de la Reĝo D. Dinis
  • Kapelo de Santa Lúzia
  • Kapeletoj (Sra. da Lapa)
  • Fontano Fonte das Bestas
  • Arkeologiejo de Lodões

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vila Flor en la portugala Vikipedio.