Vilhelmo la 1-a (Skotlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vilhelmo la 1-a
Reĝa blazono de Skotlando

Vilhelmo la 1-a, aŭ Vilhelmo la Leono (n. 1162 aŭ 1163, m. la 4-an de decembro 1214) estis reĝo de Skotlando de 1165 ĝis 1214.

Reĝiĝo[redakti | redakti fonton]

Li iĝis reĝo post la morto de sia frato Malkolmo la 4-a la 9-an de decembro 1165, kaj kroniĝis la 24-an de decembro 1165. Malkolmo estis religiema kaj korpe malforta. Kontraste, la ruĝhara Vilhelmo estis forta viro kaj efika reganto. Li akiris la kromnomon "la Leono" pro sia standardo kun ruĝa leono forkvosta.

Northumbrio[redakti | redakti fonton]

En 1152 li heredis la titolon Grafo de Northumbrio, sed en 1157 Henriko la 2-a (Anglio) devigis lin cedi tiun titolon. Post kiam li iĝis reĝo, Vilhelmo klopodis regajni Northumbrion. En 1173 li invadis nordan Anglion, dum la grafoj de Flandrio kaj Boulogne, la franca reĝo kaj Henriko la Juna Reĝo invadis Normandion. Li malsukcesis kapti Newcastle kaj la kastelon de Prudhoe, kaj, ne dezirante longajn sieĝojn, revenis en Skotlandon. La sekvantan jaron li denove invadis Northumbrion, kun pli granda armeo kaj flandraj dungsoldatoj, kaj duan fojon malsukcese atakis la kastelon de Prudhoe. Poste li sieĝis Alnwick. Lia armeo tro dissterniĝis. Dum la nebula nokto de la 11-a de julio trupo de ĉirkaŭ 400 anglaj kavaliroj alvenis al Alnwick, trovis la skotan reĝon protektatan de nur ĉirkaŭ sesdek batalistoj, mortis la ĉevalon de Vilhelmo, kaptis lin, kaj venigis lin en ĉenoj al Newcastle, de kie li estis sendata al Northampton kaj poste al Falaise en Normandio. Liaj soldatoj reiris al Skotlando, kiun armeo de Henriko okupis.

Traktato de Falaise[redakti | redakti fonton]

Per la Traktato de Falaise (decembro 1174) Vilhelmo aĉetis sian liberigon kaj regnon per agnosko de Henriko kiel feŭda superulo kaj per promeso ke la skotoj pagos la koston de la angla okupado de Skotlando per impostoj. En 1175 li formale ĵuris fidelecon al Henriko ĉe la kastelo de Jorko.

Vilhelmo promesis ankaŭ ke Henriko elektus lian edzinon. Ĉe Woodstock li edziĝis en 1186 al Ermengarde de Beaumont (n. ĉ. 1170). Ermengarde estis filino de Rikardo de Beaumont kaj Konstanca Fitzroy, nelegitima filino de Henriko la 1-a (Anglio). La doto estis la Kastelo de Edinburgo. La geedezeco ne estis tre kontentiga.

En 1189 Henriko la 2-a mortis kaj lia filo Rikardo iĝis reĝo de Anglio. Por trovi pli da mono por sia krucmilitado, Rikardo nuligis la Traktaton de Falaise kontraŭ dek mil arĝentaj markoj.

Posta vivo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Laŭdire en 1206 Vilhelmo sanigis homon malsanan pro skrofolo en Jorko.

Vilhelmo mortis ĉe Stirling en 1214 kaj entombiĝis en la abatejo de Arbroath.

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Vilhelmo kaj Emmengarde havis kvar gefilojn: