Villaeles de Valdavia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaeles de Valdavia
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34475
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 49  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 34′ N, 4° 35′ U (mapo)42.565277777778-4.5844444444444Koordinatoj: 42° 34′ N, 4° 35′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 20,67 km² (2 067 ha) [+]
Villaeles de Valdavia (Provinco Palencio)
Villaeles de Valdavia (Provinco Palencio)
DEC
Villaeles de Valdavia
Villaeles de Valdavia
Situo de Villaeles de Valdavia
Villaeles de Valdavia (Hispanio)
Villaeles de Valdavia (Hispanio)
DEC
Villaeles de Valdavia
Villaeles de Valdavia
Situo de Villaeles de Valdavia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaeles de Valdavia [+]
vdr

Villaeles de Valdavia [biljaEles debalDAbja] estas municipo en la centronordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj pli precize al la subkomarko Vega-Valdavia. Ĝi estas ĉe la sektoro de la Jakoba Vojo kiu ligis San Vicente de la Barquera kun Carrión de los Condes laŭ la Reĝa Vojo de la Valdavia.

La loknomo Villaeles de Valdavia povas esti komprenata etimologie kiel Urbo de Felikso de Valdavia, alude al la subkomarko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 72 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Limas sude kun Villamelendro de Valdavia, okcidente kun Villabasta, norde kun Arenillas de San Pelayo, oriente kun San Martín del Monte.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 905 pro dono, konfirmita en 1068. En la 16-a jarcento ĝi pagis dekonaĵojn al apuda monaĥejo de San Pelayo de Arenillas. En la 17-a jarcento ĝi procesis kontraŭ misuzo de la transmigra brutobredado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ponto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]