Villaferrueña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaferrueña
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49695
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 5° 51′ U (mapo)42.098888888889-5.8583333333333Koordinatoj: 42° 6′ N, 5° 51′ U (mapo) [+]
Alto 743 m [+]
Areo 20,53 km² (2 053 ha) [+]
Villaferrueña (Provinco Zamoro)
Villaferrueña (Provinco Zamoro)
DEC
Villaferrueña
Villaferrueña
Situo de Villaferrueña
Villaferrueña (Hispanio)
Villaferrueña (Hispanio)
DEC
Villaferrueña
Villaferrueña
Situo de Villaferrueña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaferrueña [+]
vdr

Villaferrueña [biljafeRŬEnja] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Villaferrueña estus etimologie eble tradukebla al Vilaĝo de la Forĝejo.

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto, kies bildo aperas en la maldekstra duono de la blazono.
Ponto super la rivero Eria.
Ĉefa strato.
Blazono.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 107 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 87 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (terpomoj, betoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis. Krom ventogeneratoroj, ĉasado kaj forstado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]