Villahán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villahán
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34257
Demografio
Loĝantaro 99  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 4° 8′ U (mapo)42.050833333333-4.1311111111111Koordinatoj: 42° 3′ N, 4° 8′ U (mapo) [+]
Alto 784 m [+]
Areo 32,6 km² (3 260 ha) [+]
Villahán (Provinco Palencio)
Villahán (Provinco Palencio)
DEC
Villahán
Villahán
Situo de Villahán
Villahán (Hispanio)
Villahán (Hispanio)
DEC
Villahán
Villahán
Situo de Villahán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villahán [+]
vdr

Villahán [biljaAN] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Villahán estas etimologie komprenebla kiel Bieno aŭ Vilao de Fanio, alude al iama praloĝanto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 95 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 500 loĝantojn el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 43 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio limas norde kun la municipo Palenzuela; nordokcidente kun Quintana del Puente; oriente kun Herrera de Valdecañas; kaj sude kun Tabanera de Cerrato; ĉiuj el la provinco Palencio. Oriente tamen ĝi limas kun Peral de Arlanza, municipo kiu apartenas al la provinco Burgoso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La loknomo Villahán estas etimologie komprenebla kiel Bieno aŭ Vilao de Fanio, alude al iama praloĝanto, nome “Fanius” poste “Hanni” kaj poste “Han”.

En la 10-a jarcento Villafán apartenis al la komunumaro "alfoz" de Palenzuela, de la Graflando Kastilio kun aliaj nun senhomejoj najbaraj kiel Castillejos, Quintanilla Albilla, ktp. Post unu jarcento ĉe Villafán estis monaĥejo. En la 13-a jarcento Villa Han apartenis eklezie al Palenzuela kaj Burgoso. Meze de la 14-a jarcento Villahán estis de Palenzuela, kiu siavice apartenis al la reĝino Maria de Portugalio, patrino de la reĝo Petro la 1-a de Kastilio. Meze de la 16-a jarcento estis senjoro de Villahán de Palenzuela Luis Ossorio, frato de Doña Inés kaj en 1675 la Admiralo Enríquez.

En tiu epoko okazis jura proceso inter la dukino de Alba kaj la grafo de Benavente pro la posedo de Villahán, kaj tiu lasta menciito estis la administristo de la loko. En 1777 estis rekonstruita la iama preĝejo de Sankta Andreo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]