Écublens FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villangeaux)
- La mallongigo FR en Écublens FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Ecublens.

Écublens
Blazono de Ecublens
Blazono de Ecublens
Blazono de Ecublens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 36′ 29″ N 6° 48′ 32″ O / 46.60806 °N, 6.80889 °O / 46.60806; 6.80889 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 29″ N 6° 48′ 32″ O / 46.60806 °N, 6.80889 °O / 46.60806; 6.80889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 289
Areo 4,90 km²
Alteco 594 m super marnivelo
Poŝtkodo 1673
Komunumkodo 2072
Mapo de Écublens
Mapo de Écublens
Mapo de Ecublens
vdr

Écublens (malnova germanlingva nomo Scubilingen) estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 289 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Écublens situas en la Friburga Mezlando ĉe la okcidenta bordo de la rivero Brojo, proksimume 13 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Romont. La komunumo Écublens konsistas el la vilaĝoj Écublens, Eschiens, La Millière kaj Villangeaux, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,90 km², de kiuj 23,9% estas kovritaj de arbaro, 70,0% servas por agrikulturo kaj 8,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Écublens limas en nordo al Chavannes-sur-Moudon (VD),en nordoriento al Montet, en oriento al Rue, en sudo al Auboranges, en sudsudokcidento al Ferlens (VD), kaj en okcidento al Vuillens (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Écublens situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 151 pasas paralele al la komunuma limo aliflanke de la rivero Brojo sur la teritorio de la najbara komunumo Rue. Tra Écublens mem kondukas nur mallarĝaj flankaj vojoj, sed la komunumon trapasas la trajnlinio de Moudon al Palézieux, per kies stacidomo Ecublens-Rue la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Écublens datiĝas el la jaro 1180 kiel Escublens. En la jaro 1874 en Ecublens estis malkovrita tombejo el la La-Tène-epoko, krome sur la vilaĝa teritorio ekzistas restaĵoj de gaŭlaj kaj romiaj konstruaĵoj. Dum mezepoko Ecublens estis parto de la Senjorujo Rue kaj kun ĝi ĝi en la jaro 1536 fariĝis friburga havaĵo en la Voktejo Rue, kiu okaze de la Helveta Revolucio de 1798 estis transformita al distrikto kaj surbaze de la nova friburga konstitucio de 1748 integrita al la Distrikto Glano. En la jaro 1969 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Eschiens kaj Villangeaux estis integritaj al Écublens.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]