Montet (Glano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montet
Blazono de Montet
Blazono de Montet
Blazono de Montet
Montet
Montet
Montet
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 38′ 37″ N 6° 48′ 59″ O / 46.64361 °N, 6.81639 °O / 46.64361; 6.81639 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 37″ N 6° 48′ 59″ O / 46.64361 °N, 6.81639 °O / 46.64361; 6.81639 (mapo)
Areo 2,20 km²
Alteco 652 m super marnivelo
Poŝtkodo 1674
Komunumkodo 2089
Mapo de Montet
Mapo de Montet
Mapo de Montet
vdr

Montet estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 355 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Montet situas en la Friburga Mezlando, ĉe la orienta bordo de la rivero Brojo, proksimume 10 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo Romont. La komunumo konsistas el la vilaĝo Montet, la setlejo Verchire kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,19 km², de kiuj 20,1% estas kovritaj de arbaro, 70,3% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montet limas en nordo al Chavannes-sur-Moudon (VD), en oriento al Ursy, en sudo al Rue, en okcidento al Ecublens, en nordokcidento al Vuillens (VD), kaj en nordnordokcidento en unu punkto al Moudon (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra montet kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 151 de Rue al Moudon kaj la kantona ĉcefvojo nr-0 151.1 de Romont al Moudon. La plej proksima alveturejo al la sivsa aŭtovojo A12 situas proksimume 18 kilometrojn sude apud Châtel-Saint-Denis. Pere du buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Montet datiĝas el la jaro 1255 kiel Montez. Sur la teritorio estis trovitaj tri brakringoj el la bronzepoko kaj tombejo el la frua mezepoko. Dum mezepoko Montet formis kune kun Vuarmarens la Senjorujon Montet-Vuarmarens. La kastelo supre de Brojo, de kiu konserviĝis nur kelkaj murrestaĵoj estis deturita en la 16-a jarcento. En la jaro 1536 Montet estis konkerita de Berno kaj koncedita al Friburgo. Friburgo ĝis atribuis al la Voktejo Rue, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj en la jaro 1848 sur baze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la Distrikto Glano.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Montet

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]