Villanubla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanubla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47620
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 911  (2023) [+]
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 4° 51′ U (mapo)41.711388888889-4.8447222222222Koordinatoj: 41° 43′ N, 4° 51′ U (mapo) [+]
Alto 843 m [+]
Areo 45,36 km² (4 536 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanubla (Provinco Valadolido)
Villanubla (Provinco Valadolido)
DEC
Villanubla
Villanubla
Situo de Villanubla
Villanubla (Hispanio)
Villanubla (Hispanio)
DEC
Villanubla
Villanubla
Situo de Villanubla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanubla [+]
vdr

Villanubla [biljaNUbla] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco.

Villanubla en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 45,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 828 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel okazis en aliaj samregionaj loĝlokoj, sed male pro proksimeco al la provinca ĉefurbo, ĝi akiris loĝantojn. Ĝi distas 14 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. En ĝia municipa teritorio estas la Flughaveno de Valadolido, kaj proksime sed ne precize en ĝia municipa teritorio estas la Prizono de Valadolido.

Ĝi limas kun Peñaflor de Hornija, Valladolid, Fuensaldaña, Wamba, Ciguñuela kaj Zaratán.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) sed ĉefe funkciado kiel dormurbo de Valadolido.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romanika preĝejo kaj la domo de la Inkvizicio. Aparte konvento estas reuzata kiel kafejo-restoracio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]