Villanueva de la Serena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Villanueva de la Serena
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Badajoz
Poŝtkodo 06700
Retpaĝaro Iglesia de la Asunción.
Politiko
Urbestro Miguel Ángel Gallardo Miranda
Demografio
Loĝantaro 25,836  (2009)
Loĝdenso 169 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 58′ N, 5° 48′ U (mapo)38.973888888889-5.8002777777778Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 38° 58′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 280 m [+]
Areo 152 km² (15 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de la Serena (Tero)
Villanueva de la Serena (Tero)
DEC
Villanueva de la Serena
Villanueva de la Serena
Situo de Villanueva de la Serena
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de la Serena [+]
vdr

Villanueva de la Serena estas hispana urbo de regiono Ekstremaduro en ties suda provinco de Badajoz.

Situo

Ĝi estas en regioneto Vegas Altas, tio estas Malalta Valo de rivero Guadiana, sojle de regioneto La Serena -kiu nomigis samnoman regionon kaj urbon en Ĉilio- kaj je nur 5 Km de najbara Don Benito, igis kun tiu laste menciita urbo kunurbon regionelstaran, formante terkulturan, industrian kaj servan centron kun influo kaj regionete kaj tutregione.

Ties koordinatoj estas 39,97º N, 5,8º Okc.

Loĝantaro

  • 25.836 loĝantoj (laŭ statistikoj de 2009).

Historio

Ĝi estis fondita ĉirkaŭ la 13a jarcento, laŭ pranomo de Aldeanueva de Lares, tio estas Vilaĝeto anstataŭ Vilaĝo. En 1303 la domaro estis donacita de Fernando la 4a al Ordeno de Alcántara por ties reloĝigo, laŭ nomo de Aldeanueva de Lares. En 1423 ĝi atingis rangon de vilaĝo. En 1.504 instaliĝis tie la episkoparo (Priorato) de la Ordeno translokigita de Magacela. Poste oni uzis la nomojn de Villanueva de los Freyres (de la Monaĥoj), de Lares kaj de Magacela, ĝis la nuna definitiva de la Serena en la 16a jarcento. Ekde tiu epoko la vilaĝo montras en sia blazono lemon Puerta de la Serena (Pordo). Fine de 16a jarcento kaj komence de 17a, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 3.500, iĝis la plej grava vilaĝo de komunumo de Magacela. Kune kun Siruela, estis sidejo de kunvenoj de la Mesta (ĉiopova mezepoka kaj renesanca konsilantaro por Brutbredistoj), kaj dum la 17a jarcento estos unu el la plej gravaj regionaj centroj.

Dum la 16a jarcento kreiĝis en Ĉilio urbo samnoma kiu poste renomiĝis nur La Serena.

En la 19a jarcento ricevis de reĝino Isabel la 2a nomumon de Urbo.

Dum la Intercivitana Milito, Villanueva estis ejo de sangaj militoj inter faŝismaj kaj respublikaj armeanoj. En Villanueva naskiĝis gravaj ekstremaduranoj kiel Pedro de Valdivia, konkeranto de Ĉilio, kaj inter beletristoj, la aŭtoro de fama romano Jarrapellejos, Felipe Trigo.

Monumentoj

Nereligiaj

La Casa Consistorial aŭ Urbodomo. Konstruita en 1583 kaj reformita poste. Kolonoj, portikaro, fenestroj, blazonoj kun ŝildo de sireno (Serena).

Casa de la Tercia, historia konstruaĵo en 1310, pagejo de impostoj, sidejo de gravuloj de Ordeno de Alcántara kaj de episkoparo de Magacela.

La Casa de los Bolos, familihejmo de komenco de 20a jarcento, tre ornamita.

La Jabonera estas malnova fabriko de sapo, ekzemplo de industria arkitekturo de la 19a jarcento.

Religiaj

Monaĥejo de San Benito aŭ Palacio Prioral, konstruita en 1494; rekonstruita dum reĝado de Karolo la 3-a, en la 18a jarcento kaj en la 19a jarcento post detruo de franca napoleona armeo.


La Parroquia de Nuestra Señora de la Asunción,, paroĥejo de Nia S-rino de Asunción, renesanca kirko de herrereca stilo (laŭ Herrera), konstruita el granito, finkonstruita en 1608.


Iglesia de la Asunción.