Magacela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Magacela
Magacela.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06468 [+]
Retpaĝaro www.magacela.es [+]
Demografio
Loĝantaro 526  (2018) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 54′ N, 5° 44′ U38.8956303-5.7344418Koordinatoj: 38° 54′ N, 5° 44′ U [+]
Alto 485 m [+]
Areo 75,8 km² (7 580 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Magacela
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Magacela [+]
v  d  r
Information icon.svg

Magacela estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas Magaceleños. La censita populacio en 2007 estis de 652 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Magacela estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 485 m; je 125 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 75,8 km². Ĝi estas en la norda parto de la distrikto de La Serena, tre proksime de Villanueva de la Serena, sed de tie oni vidas grandan parton de la distrikto Vegas Bajas. Spite ties malgranda loĝantaro, la vilaĝo estas dividita en du kvartaloj supre kaj malsupre de monto, je ties norda parto. En la suda parto kie frapas suno somere ne estas domoj.

Intereso[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis deklarita kiel Bien de Interés Cultural, tio estas ""Havaĵo de kultura intereso" en 1994 pro ties nombraj ekzemploj de antikvaj konstruaĵoj.

Historio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas spuroj de prahistoria okupo nome surrokaj pentraĵoj en trukavernetoj sude de la monto kaj restaĵoj de dolmeno ĉe la norda elirejo de la vilaĝo. La kastelo (kaj dokumentaj mencioj) pruvas la islaman okupon kaj same la kristanan rekonkeron. Tamen post la kristanigo de la zono, restis en la vilaĝo islama majoritato, kiu kristaniĝis tre malrapide tra la jarcentoj de la 13a al la 16a. Dum la 17a jarcento okazis juraj konfliktoj inter la feŭdaj senjoroj ekleziaj kiuj loĝis en Villanueva de la Serena kaj la loĝantaro de la vilaĝo jam teorie kristanigita sed akuzita je esti moriskoj. Kvankam en la jura procezo venkis la akuzitoj, dum la forpelo de la mosrikoj fare de la reĝo Filipo la 3-a la majoritato de la loĝantaro ekziliiĝis, same kiel tiuj de Hornachos. La vilaĝo preskaŭ senhomiĝis, la kastelo ruiniĝis kaj nur dum la 18a kaj 19aj jarcentoj Magacela ekhavis denove loĝantaron.

En la pinto de la monto estas kastelo (en ruinoj), preĝejo (en ruinoj) tre verŝajne konstruita sur iama moskeo kaj tombejo (nefunkcianta).

Dum la Hispana Intercivitana Milito Magacela restis en la teritorio fidela al la Respubliko dum du jaroj el mezo de 1936 ĝis mezo de 1938, dum la fronto kaj la "landlimo" estis je nur ĉirkaŭ 15 km post Don Benito kaj Medellín.