Villanueva de las Manzanas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva de las Manzanas
Palanquinos2.jpg
Administrado
Poŝtkodo 24225 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 499  (2022) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 5° 29′ U (mapo)42.470555555556-5.4794444444444Koordinatoj: 42° 28′ N, 5° 29′ U (mapo) [+]
Alto 779 m [+]
Areo 32 km² (3 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villanueva de las Manzanas
Situo de Villanueva de las Manzanas

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villanueva de las Manzanas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Villanueva de las Manzanas [biljaNŬEba delas Manzanas] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco. Villanueva de las Manzanas estas komprenebla etimologie kiel Nova Vilaĝo de la Pomoj.

Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villanueva de las Manzanas, Palanquinos (kies stacio videblas en la foto), Riego del Monte kaj Villacelama, okupas totalan areon de 31,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 495 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 21 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Villaturiel, Mansilla Mayor, Campo de Villavidel, Mansilla de las Mulas, Cabreros del Río, Corbillos de los Oteros kaj Santas Martas.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]