Villar del Ala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villar del Ala (Sorio))
Villar del Ala
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42165
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 52  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 2° 34′ U (mapo)41.9175-2.5661111111111Koordinatoj: 41° 55′ N, 2° 34′ U (mapo) [+]
Alto 1 123 m [+]
Areo 11,7 km² (1 170 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villar del Ala (Provinco Sorio)
Villar del Ala (Provinco Sorio)
DEC
Villar del Ala
Villar del Ala
Situo de Villar del Ala
Villar del Ala (Hispanio)
Villar del Ala (Hispanio)
DEC
Villar del Ala
Villar del Ala
Situo de Villar del Ala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar del Ala [+]
vdr

Villar del Ala [biLJAR deLAla] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko El Valle y La Vega Cintora.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
Loko de Villar del Ala en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 29 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 90 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 28 km de Sorio, provinca ĉefurbo, 1 km de Aldehuela del Rincón kaj 3 de Rollamienta. La plej grandaj loĝlokoj de la zono estas Sotillo del Rincón kaj Valdeavellano de Tera.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 10 hektarojn, nome 1% de la teritorio, la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera, okupanta 594 hektarojn, nome 51% de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 136 hektarojn, nome 12% de la teritorio.​

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Fruaj mencioj estas Villardellala kaj Villar del Ala y Azapiedra.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, la placo, la tombejo kaj la arkeologia kuŝejo de Azapiedra.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]