Villaralbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaralbo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49159
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 798  (2023) [+]
Loĝdenso 82 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 5° 41′ U (mapo)41.492222222222-5.6847222222222Koordinatoj: 41° 30′ N, 5° 41′ U (mapo) [+]
Alto 639 m [+]
Areo 22,04 km² (2 204 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaralbo (Provinco Zamoro)
Villaralbo (Provinco Zamoro)
DEC
Villaralbo
Villaralbo
Situo de Villaralbo
Villaralbo (Hispanio)
Villaralbo (Hispanio)
DEC
Villaralbo
Villaralbo
Situo de Villaralbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaralbo [+]
vdr

Villaralbo [biljarALbo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Villaralbo estas tradukebla etimologie al Blanka Vilaĝo.

Panoramo.
Preĝejo.
Turo de la preĝejo.
Modernisma domo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 804 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj sia proksimeco al la provinca ĉefurbo, kiel tendenco tute mala al tiu de la cetero de la provinco. Ĝi distas nur 6 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Zamora, Villaralbo, Morales del Vino, Moraleja del Vino, Pontejos del Vino kaj Casaseca de las Chanas.

Estas prahistoriaj kaj romiaj (nekropolo) restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ekzemple dum la kastilia enlanda milito kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. En 1586, 1596 kaj 1597 oni suferis inundojn pro proksimeco al la rivero Doŭro.

La tradiciaj agrikulturo (irigacio, cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis. Lastatempe plej gravas la funkciado kiel dormurbo. Iam estis fabriko de stano, malgranda hidroelektra centralo, tekstila industrio ktp. La urbestro estis preskaŭ ĉiam el maldekstro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]