Villarquemado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villarquemado
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44380
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 865  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 1° 16′ U (mapo)40.5170637-1.265061Koordinatoj: 40° 31′ N, 1° 16′ U (mapo) [+]
Alto 996 m [+]
Areo 56,42711 km² (56 42. 711 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarquemado (Provinco Teruelo)
Villarquemado (Provinco Teruelo)
DEC
Villarquemado
Villarquemado
Situo de Villarquemado
Villarquemado (Hispanio)
Villarquemado (Hispanio)
DEC
Villarquemado
Villarquemado
Situo de Villarquemado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarquemado [+]
vdr

Villarquemado [biljarkeMAdo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Villarquemado estas etimologie komprenebla kiel Bruligita Vilaĝo alude al iama incendio; iam ĝi nomiĝis Villahermosa (Bela Vilaĝo) aŭ Villanueva de las Tres Torres (Nova Vilaĝo de la Tri Turoj).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 24 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĉe la urba kerno estas la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330.

La municipa teritorio estas trapasata de la valo de la rivero Jiloca okcidente, kiu faras limon kun Santa Eulalia del Campo kaj Cella, kaj per la unuaj altaĵoj de la Sierra Palomera oriente, apertenanta al la Iberia Sistemo, ekde kie descendas kelkaj torentoj. La altitudo gamas inter 1214 m oriente kaj 990 m borde de la rivero Jiloca. La urba kerno staras je 996 msm.

Nordokcidente: Santa Eulalia del Campo Norde: Santa Eulalia del Campo Nodoriente: Santa Eulalia del Campo
Okcidente: Santa Eulalia del Campo kaj Cella Oriente: Celadas
Sudokcidente: Cella Sude: Cella Sudoriente: Cella

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

La 2an de decembro 1249 subskribis en tiu loko Jakobo la 1-a la donacon de la kasteloj de Santa Eulalia la Mayor, Castel de Cabra kaj Petrasol favore al Atho de Foces.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Villarquemado oni malaltiĝis ĝis nunaj 846 loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]